Deutsches Museum (Munkeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deutsches Museum (germane: germana muzeo) estas muzeo en Munkeno. Kun ĉ. 28.000 originalaj ekspoziciaĵoj el ĉ. 50 kampoj de naturscienco kaj tekniko ĝi estas la plej granda tiutema muzeo en la mondo. Ĉiujare pli ol miliono da homoj vizitas ĝin.

La Deutsches Museum sur insulo en Isaro

Celo

Deklarita celo de la muzeo estas prezenti al interesiĝantaj laikoj natursciencan kaj teknikan scion en komprenebla kaj laŭeble viva formo.

Tiucele ĝi montras, per elektitaj ekzemploj, la historian evoluon de natursciencoj kaj tekniko kaj ilian signifon por la teknika kaj socia evoluo.

Krom la ekspoziciaĵoj ekzistas studa kolekto da ĉ. 94.000 objektoj, specialtema biblioteko pri la historio de natursciencoj kaj tekniko kun ĉ. 850.000 volumoj kaj arĥivoj kun originalaj dokumentoj.

La muzea esplorinstituto pri historio de tekniko kaj scienco kunlaboras kun du lokaj universitatoj, Ludwig-Maximilians-Universität kaj Technische Universität.

Kolegio Kerschensteiner organizas pluklerigajn kursojn pri la historio de natursciencoj kaj tekniko por instruistoj kaj studentoj.

Situo

Deutsches Museum Bonn (filio)

La muzeo situas sur insulo centre de Munkeno (Museumsinsel = muzea insulo). Ĝi estis fondita en 1906, sed la centra konstruaĵo estis malfermita nur en 1925.

Krom la tri muzeaj konstruaĵoj sur la insulo ekzistas tri filiaj lokoj:

  • la trafika centro en kvartalo Theresienhöhe
  • la aviadilkonstruejo en Oberschleißheim norde de Munkeno
  • la filio en Bonn