Diafragmo (hidraŭliko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diafragmo (de greka διάφραγμα - interbarilo) estas elemento kun konstanta kontraŭmova rezistado por fluanta tra ĝi likvaĵo. Reale ĝi estas barilo en la dukto kun relative malgranda truo.

Kiam fluo tra diafragmo estas malpli granda ol certa valoro la fluo estas ne turbula kaj estas lineara interrilato de la fluo kaj diferenco de premo je du flankoj de la diafragmo.

Kiam la fluo estas pli granda ol la valoro la fluo estas turbula kaj estas interrilato de la fluo kaj la diferenco de premo en formo de

ΔP = k G2, kie
ΔP estas la diferenco de premo;
G estas la fluo, volumeno de la likvaĵo en unuo de tempo;
k estas koeficiento, dependanta de la likvaĵo kaj geometriaj formo kaj ampleksoj de la diafragmo.

Diafragmoj estadas uzataj por mezuri la fluon. Tiam manometro mezuras diferencon de premo je du flankoj de la diafragmo. Ĉar praktike kutime diafragmoj laboras je turbula fluo por ricevi valoron de la fluo oni kalkulas kvadratan radikon G = (ΔP / k) 1/2.

Ŝablono:Ĝermo-hidraŭliko