Interreligia dialogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dialogo interreligia estas dialogo kiu metas en la centron de la interkomunikado ĝuste religiojn kiuj tamen liveru enhavojn similajn: ĉi-kaze oni uzas ankaŭ la vorton dialogo ekumena, kiu realiĝas inter religioj prezentantaj malsamaĵojn pure eksterajn, nome en marĝenaj partoj. Tiel oni parolas pri ekumena dialogo, ekzemple, inter la kristanaj eklezioj.

Kiam la dialogo okazas inter religioj enhave malsamaj oni preferas paroli pri interkultura dialogo, aŭ dialogo pri la konsekvencoj sociaj kaj politikaj kaj kulturaj de dogmoj de unuopa religio, precipe rilate pacigon kaj terorismon ktp. Fakte, kiu avantaĝo devenus de dialogo en kiu ĉiu religio asertas siajn dogmojn kaj aŭskultas tiujn de aliaj al kiuj neniam adheros? Krome la dialogantoj startas ankaŭ el la eblo ke la propra kredo povas esti prilumita kaj perfektigita kaj tio povas realiĝi en medio de konfesioj similaj kiel okazas en kristana ekuminejo; male, en medio de malsamaj religioj oni devus starti kun implicita premiso ke la propra religio povas esti erata, nome en etoso de ebla apostatiĝo, kio estas ĝusta la kontraŭo de la dialoga celo.

Tamen en la komuna komunikado, eĉ ĵurnalista, foje la du dialogoj (interreligia kaj interkultura) sin surmetas sen ke la informanto konsciu pri la malsameco.

Precizigoj

Tiu movado distingiĝas el sinkretismo ĉar la interreligia dialogo enfokusiĝas sur la interkompreniĝo inter la diversaj religioj kaj ĉirkaŭ la tolero, kiu ĝuste el tio devenas (spite de la restado en siaj konvinkoj]], anstataŭ sur la sintezo de elementoj malsamaj en movaj formoj de kredo. La historio de la religio montras ke la konflikto estis ĉiam ordinara tipo de rilato inter la diversaj kredoj, ege plejofta kompare kun la dialogo.

La dialogo naskiĝas kaj kuntrenas novan vidpunkton, eble implicite ĉeestas en la nukleo de la diversaj religioj, laŭ kiu la homo meritas respekton sendepende de lia kulturo. kaj kelkaj religioj, kiel kristanismo, vidas tiun principon esenca al etiko de sia religio mem.

La Parlamento de la mondaj religioj, establita en 1993, estas ofte konsiderata la formala naskiĝo de la interreligia dialogo.

En tiu kadro takseblas la du renkontiĝoj de la precipaj religioj de la tuta mondo en Asizo (Italio) de la 14 de oktobro 2011 kaj la antaŭa samcela kaj samloka promociita de papo [Johano Paŭlo la 2-a]] en 1886. [html&title=%20%20%20Ad%20Assisi%20un%20pellegrinaggio%20della%20verit%C3%A0%20e%20della%20pace%20%20%20&locale=it

NB. Interreligia dialogo similas sed ne identiĝas kun ekumenismo, kiu celas dialogon inter la kristanaj eklezioj.

Bibliografio

  • Verkoj de Hans Kung
  • Marcello Pera, Perché dobbiamo dirci cristiani (Pri la kialo pro kio ni devas nin diri kristanoj), Mondadori (Italio), 2008.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj