Digo
Digo estas tera altaĵo aŭ murego por defendi lokojn kontraŭ la inundo de rivero, maro aŭ por krei artefaritan lagon, kanalon. Digo povas esti simpla konstruaĵo kiel muro de grundo aŭ sablosakoj metataj laŭ akvobordo en inunda krizo. Ĝi povas esti ankaŭ pli kompleksa kaj daŭra konstruaĵo kiel muro kun sistemo de pumpiloj.