Dinkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dinkaoj estas popolo en Sud-Sudano, suda Sudano, kiuj loĝas en la krizaj regionoj Gharb Bahr al Ghazal kaj Shamal Bahr al Ghazal en la nila baseno. Tradicie ili estis paŝtista polopo, kiu paŝtis bovojn sur la bordo de Nilo. Ili nombras 1-2 milionojn da homoj, sekve ili fomas 12% de la loĝantoj de la Sudano.

Ilia lingvo estas la nuer-dinka, kiu estas bila lingvo en la Nilo-ŝaria branĉo de la nilosahara lingvofamilio. Dinka signifas "homoj".

La dinkaoj ne havas centran ĉefon, ili estas organizitaj je sendependaj klanoj. Kelkaj el tiuj klanoj donas ĉefhomojn, kiuj estas konataj kiel majstroj de la perlanca fiŝkaptado. La religioj kaj la vivstilo de la dinkaoj estas en forta konflikto al la rasisma registaro de Ĥartumo. Dum la 21-jara milito ĝis 2003, oni murdis milojn da dinkaoj kaj oni forpelis centmilojn.

La dinkaoj estas konataj pro tio, ke ili generas la plej multajn altajn homojn. Manute Bol ekzemple, kiu kun alteco de 2,31 m estas unu el la plej altaj korbopilkludantoj, kiuj iam ludis en la usona profesia ligo NBA, samkiel la aktuala NBA-ludanto Luol Deng, devenas de la dinkaoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj