Dino Fabris

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dino FABRIS (1917 - 13-an de marto 1996). Prezidanto (1967-77) kaj ĝenerala direktoro (1977-96) de Itala Esperanto-Instituto, delegito en Cittadella apud Padovo 40 jarojn, poste ankaŭ fakdelegito pri ĵurnalismo kaj Rotario, li ĉefe agadis en la ĵurnalisma kampo, kiel sekretario (1958-91) kaj kasisto (1958-95) de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kiu elektis lin honora membro en la Tamperea UK. Dum multaj jaroj Fabris administris TEĴA sub tre malfacilaj cirkonstancoj, dum la cetera estraro sidis en Bulgario.