Diskoĵetado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La diskoĵetanto Robert Garrett dum la someraj Olimpiaj Ludoj 1896

Diskoĵetado estas olimpia disciplino de atletiko, kies celo estas laŭeble foren ĵeti rondan plataĵon, la diskon.

Kiel konkurso diskoĵetado ekzistas jam de la antikva epoko. Diskoĵetanto estis rigardata kiel la prototipo de atleto. Unuafoje diskoĵetado estas dokumentita kiel olimpia disciplino de la antikvaj Olimpiaj Ludoj en la jaro 708 a.K.

Diskoĵetado estis disciplino de la unuaj Olimpiaj Ludoj de la moderna epoko en 1896 en Ateno. De 1907 la viroj ĵetas rondan diskon de 2 kilogramoj, virinoj diskon de 1 kilogramo. En 1928 virinoj estis unuan fojon allasitaj al olimpia diskoĵetado.

Nuntempaj konkursoj konsistas el ses provoj. Oni kalkulas nur la plej grandan distancon ĵetitan. Post tri rondoj la ok plej bonaj atletoj sin kvalifikas por la tri final-rondoj.

Eksteraj ligiloj