Diskuto:Ĉ

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiun ĉi linion mi formovis el la teksto:

  • CH/SI kimre (Chile Ĉilio, siocled ĉokolado)

ĉar:

La sono [ĉ] ne nature ekzistas en la Kimra lingvo. Ĝi nur aperas en malmultegaj fremdvortoj, kiel Chile laŭ la Hispana/Angla modelo. Alikaze la kombino c+h prononcatas [ĥ], ekzemple: chwech [ĥŭeĥ] "ses". La vortojn kun komenca "si"+vokalo oni prononcas kiel [ŝ-]: siocled [ŝokled].

--Bab


Ĉ atingis kiel la ununura el la Esperantaj literoj al ekster Esperantio, kie ĝi uzatas en kelkaj fonetikaj klarigoj, vortaroj ktp.

Ĉu vere oni uzas Ĉ-n ekster Esperanto?


Laŭ mia scio oni tute ne uzas "ĉ" ekster Esperanto, kaj certe ne por fonetikaj klarigoj. Oni tamen uzas, precipe en Usono, en fonetikaj transskriboj "c" kun renversita cirkumflekso (litero uzata en pluraj Slavaj latinliteraj lingvoj).

Bertilo WENNERGREN


Mi havas du hispanlingvajn librojn lingvotemajn, de tute malsamaj eldonejoj, kaj ili ambaŭ uzas ĉ (la esperanta, ne la slava, signo)! Mi kunportu ilin al la universitato (kie mi havas la komputilan aliron) kaj donu citaĵojn...

--Bab


Fakte mi havas tri, de tute malsamaj eldonejoj:

?Diccionario del Español, eldonejo Espasa, Madrid 2000

ISBN: 84-239-5993-7

- en la aldona ĉapitro prigramatika la sono ch (ĉ) estas ĉiam montrata /ĉ/.

Ramón Sarmiento, Aquilino Sánchez: Gramática Básica del Español, eldonejo Sociedad General Española de Liberia, Madrid 1992

ISBN: 84-7143-410-5

- en la ĉapitro pri fonologio estas montrata la jena ekzemplo: /ĉ/ [kiel] "ch" en "charco" [ĉarko]

T. A. Lathrop: Curso de Gramática Histórica Española, eldonejo Ariel, Barcelona 1984 kaj 1992 laŭ Uson-angla originalo The Evolution of Spanish. An Introductory Historical Grammar. (Universitato de Delaware)

ISBN: 84-344-8375-0

- dum la tuta libro la signo [ĉ] uzatas por palatal africada sorda no[ĉ]e - t. e. nia ĉ. Ŝajnas ke estas Hispania tradicio lingvistika fonem-skribe reprezenti afrikatoj per ĉapelitaj literoj, kaj frikativoj per "malĉapelitaj" literoj slav-stilaj. En la jena verko uzatas ankaŭ "malĉapela s" por montri nia Ŝ, dum la signo [ŝ] montras dental africada sorda, do efektive: nia C. La aliaj ĉapel-portantaj literoj, uzataj por montri sonojn "dz" kaj "ĝ", estas Z kaj Y, respektive. Sed almenaŭ, nun estas pruvita, eksterdube: Kaj Ĉ kaj Ŝ troviĝas kaj uzatas ekster Esperanto!!!

--Bab