Diskuto:Ĉapelitaj literoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi malkonsentas pri la lasta frazo. La supersigno "brevo" simple estas alia supersigno, ne kvazaŭa renverso de cirkumflekso, do, neniam estis supozo, ke "ŭ" ne estas supersignita litero same kiel tiuj kronitaj per cirkumflekso. Mi proponas forigon de la lasta frazo. Kromnomo por "brevo" estas "beredo," alia speco de ĉapelo.

Ja ŭ estas supersignita, sed la artikolo temas nur pri la ĉapelitaj. Kiu (kaj kia) ĉapelo estas tiu "beredo" ? Se ĝi ekzistas, ĝi estas tute ne konata (nek en PIV nek en RV), jen kial verŝajne oni hezitas taksi ŭ-n ĉapelita ! --Ssire 23:00, 29. Jun 2009 (UTC)


Mi volas plene apogi vian malkonsenton per aldono de informero, ke haĉek estas renverso de cirkumflekso, ne brevo/beredo,kiu estas nerilata, alia supersigno.--Arvimide 00:26, 30. Jun 2009 (UTC)

kiel skribi ĉapelite?[redakti fonton]

Mi pensas, ke je la fino de tiu artikolo aperu alineo, pri kiel skribi la ĉapelitajn literojn, --Hans Eo (diskuto) 14:53, 18 jun. 2017 (UTC)[Respondi]