Diskuto:Ĉeklibroj internaciaj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio ests "Sp."? Ĉu spesmilospeso? -- :)


En Enciklopedio de Esperanto estas skribite sur p. 499:

Spesmilo (Sm). unuo en la int. helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de R. de Saussure kaj uzita antaŭmilite de E-istoj, ĉefe de la Ĉekbanko E-ista. 1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. 1 Spesmilo estis egala al duondolaro, unu rublo, 2.50 svisaj frankoj ktp.

Do juĝu mem. Mi klopodas enkomputiligi la 600-paĝan libron precize, la aktualigo de la artikoloj devas esti afero de ni ĉiuj. Mirek

Dankon pro ĉiu via laboro. Mi artikoligis "Spesmilo" laŭ via tajpaĵo. Tamen mi ne certas kiel longigi "Sp.". Se Sm estas spesmilo, Sp. ŝajnas speso. Tamen mi ne kapablas konjekti la prezon de ĉeklibro en 1933. Aliaj divenu -- :)