Diskuto:Ĉina Lingvo
Ĉu iu povas doni la Patro Nia ankaŭ en ĉinaj literoj? -- Paŭlo
- Ankaŭ, ĉu ne estus bone uzu kiel ekzemplotekstojn eltiraĵojn el tradukoj de la Manifesto de Prago aŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj? --Brion VIBBER
Hmm, mi kerdas ke teo ne devenas de la ĉina, sed de aliaj lingvoj (ekzemple la franca: Thé). En la ĉina (mandarina), oni diras Cha (Ĉa). La rusanoj diras Tchaï [ĉaj]. ktp :) --Nicolas STAMPF
- Laŭ la etimologio ĉe la American Heritage Dictionary of the English Language, la angla ekvivalento tea devenas probable el nederlanda thee, kiu mem devenas el la malaja teh, el la Amoy (kies e-nomon mi ne scias) dialekto/lingvo de la ĉina te, kies _mandarina_ kognato estas chá. --Brion VIBBER
- Ie mi legis, ke la sud-ĉinianoj diradas "te", dum la nord-ĉinianoj "ĉa", kaj de tiuj du vortoj venas ĉiuj mondaj varioj: ruse, suahile "ĉaj"; indonezie, nederlande, dane, france ktp. "te"; angle "ti" ('tea'), ktp. ktp.