Diskuto:Ĉina enlanda milito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne vidas revolucion, nur militon kontraŭ eksterlandanoj, kaj interne de ĉinoj kontraŭ ĉinoj. Pli preferinde estus Enlanda Milito anst. revolucio.

Revolucio ne estas la sama kiel batalado. Oni povas havi ribelojn sen revolucio, aŭ revolucion sen batalado (vidu "Industria revolucio". Revolucio signifas profundan sanĝon en registara aŭ socia sistemo. Tiu kiu okazis en Ĉinio en 20-a jarcento, estis revolucio, eĉ se la batala formo estis enlanda milito. Ĉu Rusa Revolucio ankoraŭ ne povas esti rigardita kiel "enlanda milito"? (kaj Rusa Enlanda Milito) Diri ke ne estis revolucio en Ĉinio estas nei kiu estas sociaj, socialaj kaj politikaj ŝanĝoj tie.Roberto 13:05, 21. Mar 2005 (UTC)


legu revolucio, revolucio ne daŭras 30 jarojn.

Bone, kara anonimulo, kiom da tempo daŭru revolucio? Mi ne sciis ke estas laŭleĝa tempo!Roberto 13:14, 21. Mar 2005 (UTC)

Kompreneble ne ekzistas "leĝa limo" por la daŭro de revolucio, sed estas afero de kutima difino, de kutima lingvouzo. Longedaŭrajn ŝanĝiĝojn oni kutime nomas "evoluo", "evolucio".hw

En kiu lingvo oni nomas tiujn eventojn revolucio?

La ćina revolucio (1947-49) estis kampula revolucio, la rusa en 1917 estis klare laborista. [1]

por Montara vilaĝo. Chun-Chan Yeh. Tradukis W. Auld. Prozo tradukita, romanoj. ĈEE. Pekino. 1984. 264 paĝoj. Prezo: 3.60 € Klarigo: Historia romano, pri la okazaĵoj en vilaĝo dum la ĉina revolucio de 1927.

 pli detalaj informoj, opinioj, recenzoj    [2]

En mia lingvo, la portugala, oni nomas Revolução Chinesa, kaj la ĉinoj nomas ĝin esperante "Ĉina Revolucio". Do al mi sufiĉas la nomo ke ĉinoj donas al sia politika historiperiodo, kiel mi diris, estis multaj aliaj revolucioj en Ĉinio. Vidu en oficialaj hejmpaĝoj de ĉinaj esperantistoj. Roberto 13:57, 21. Mar 2005 (UTC)

Hankovo ?[redakti fonton]

Ĉiang Kai-ŝek "konkeris Hankovon", kiu urbo estas Hankovo ? --DidCORN la 23-a de novembro 2015, 15:00 (UTC)