Diskuto:Ĉina ventomuelilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rimarkoj:

1. Malgraŭ mi estas mem veladisto kaj ventosurfanto, mi ne komprenas, kiel funkcias la aŭtomataj manovroj de la veloj. Mi provos trovi ion, laŭeble skizon. La bildo ne bone montras la manovrojn, eble tiurilate ne estas ĝusta.

2. La nuntempaj 200.000 ventomueliloj (laŭ germana vikio): ne estas indikita, de kiu tipo ili estas, klasika ĉina aŭ moderna, aŭ alia.

3. En la germana teksto estas menciitaj kelkaj literatur-indikoj pri frua uzo. Sed ĉar tiuj estas ĉiuj pli postaj, mi juĝas tiujn menciojn superfluaj, tial ne tradukis ilin.

4. La germana teksto diras, ke oni ne trovis klarigojn kiel oni uzis la muelilojn detale. Strange! 200 000 mueliloj sen konataj detaloj!

5. Ĉu la kvanto nun kreskas aŭ malkreskas?

Ĉinaj amikoj bonvolu helpi serĉi. --Hans Eo 12:05, 30 Maj. 2011 (UTC)

Intertempe mi trovis filmon de Youtube kun moviĝanta modelo de la muelilo, kiu bone videbligas la moviĝon de la veloj. Mi enmetas la adreson. Tamen restas serĉendaj respondoj al la supraj demandoj.