Diskuto:Český Krumlov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimata Ismo, mi tre estimas, ke vi legas ankaŭ miajn artikolojn kaj ke vi alskribis alilingvajn ligilojn al tiu ĉi artikolo, sed ankaŭ mi tre bonvenigus, se vi venontfoje ne plu korektus romanajn ciferojn ĉe nomoj de reĝoj, imperiestroj kaj aliaj personoj anstataŭante ilin per arabaj ciferoj (do ekz. reĝo Přemysl Otakar la II-a, sed ne reĝo Přemysl Otakar la 2-a; reĝo Karolo la IV-a, sed ne reĝo Karolo la 4-a). En la ĉeĥa literaturo tiuj ĉi nomoj estas skribataj kun la romanaj ciferoj, do ili kreas konsistaĵon de la nomo. Dankon. Salutante vin restas Petr Tomasovsky.