Diskuto:Ĝihado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne devus esti Ĝihado anst. Jihado ? -- ArnoLagrange 14:32, 31. Mar 2003 (UTC)

Jes, "ĝihado" estas la ĝusta formo. Ĝi estas registrita en pluraj gravaj vortaroj, sed ial ne en la Nova PIV. "Jihado" troviĝas ŝajne en neniu vortaro. Tamen, en la Reto oni trovas kelkajn trafojn de "jihado", kaj neniu de "ĝihado". Preskaŭ ĉiuj el tiuj trafoj estas en la Vikipedio, aŭ en la Enciklopedio Kalblanda. Mi proponas ŝanĝi al "ĝihado". Bertilow 21:37, 31. Mar 2003 (UTC)
Mi konsentas; ŝanĝite. --Brion VIBBER 02:38, 1. Apr 2003 (UTC)

Mi aldonus ankaŭ ian komparon inter ĝihadanoj (aŭ ĝihadistoj?) kun la fruaj (nur fruaj?) kristanaj misiistoj (kiuj tute ne malŝatis juste militi)! sw:user:Neno