Diskuto:Ĥarkivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Thomas ;-)

Mi ĝojas ke ankaŭ vi tiom ofte kontribuas al Vikipedio.

Pri la urbo Ĥarkivo jam ekzistas artikolo Ĥarkov; eble vi ilin kunigu?

Amike,

Yves 10 Jun 2006


Sendube cencas ke ekzistu nur unu artikolo po urbo, kaj dum la monatoj jam estis pluraj proponoj kunfandi la artikolojn pri Харків. Ruso proponis teni la esperantan transskribon de la rusa traduko de la urbonomo (do la vorton Ĥarkov) kiel baza vorto en Esperanto, dum en plej multaj okcident-eŭropaj lingvoj (angla, franca, germana...) oni dum la lastaj jaroj ŝanĝis la nacilingvan nomon de la urbo al transskribo de la moderna ukraina nomo Харків. Kaj el internacieca kaj el esperanta vidpunkto (vidu la esperantigojn de aliaj metropoloj, kiuj laŭeble similas al la nacilingva formo, ne al iu traduko) mi tial daŭre pledas por tio ke Харків en Esperanto nomiĝu en transskribo Ĥarkiv kaj en esperanta formo Ĥarkivo.

Feliĉan kaj por ĉiu sukcesan novan jaron!

ThomasPusch 31 Dec 2006

Ĥarkovo fakte estas esperantigo de ambaŭ rusa kaj ukraina nomoj. Se tio ne tre klaras, mi faru komparon.
En la angla, germana aŭ franca vortoj kutime ne havas finaĵojn, do tiuj ĉi lingvoj povas preni alilingvajn vortojn en nominativo. Sed Esperanto ne estas tia.
Ekzistas ja roma imperiestro Nerono. En la germana aŭ en la angla li estas Nero. Sed ni nomas lin aliel. Kial?
Vidu kiel li dekliniĝas:
N. Nero
G. Nerōn-is
D. Nerōn-ī
ktp. Kaj ni do prenas la radikalon Nerōn- kaj faras el ĝi normalan Esperantan vorton Nerono.
Kaj nun vidu la ukrainan deklinacion:
N. Ĥarkiv
G. Ĥarkov-a
D. Ĥarkov-u
ktp. La rusa havas ĉiam saman radikalon, do en ĝi eĉ la nominativo estas Ĥarjkov, kaj la ukraina havas etan alternon (same kiel nōmen ~ nōminis en la latina). Sed kial ni prenu tiun alternon en Esperanton? La radikalo restas kaj restos Ĥarkov-. Pro tio mi volas plori kiam vidas formojn kiel ĈernihivoKijivo. - Svetko 10:06, 20. Dec 2007 (UTC)

Ĥarkov-
Tiun supran argumenton mi hazarde vidas nur nun, kvankam ĝi estis kvazaŭ respondo al mia antaŭa noto - mi simple antaŭe ne plu atentis pri la diskutpaĝo... kaj la argumentado tute konvinkas min. Tamen mi hezitas nun simple ŝanĝi la tekston kaj tekstojn ligitajn (Ĥarkiva Universitato, Ĥarkiva provinco ktp.), ĉar ŝajnas al mi ke/kvazaŭ la formo Ĥarkivo nun jam kutimiĝis. Sed mi tute ne kontraŭstarus ŝanĝon, se ĝi bone referencatus. ThomasPusch (diskuto) 20:07, 14 dec. 2018 (UTC)[Respondi]