Diskuto:Ĵurnalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu diskuton en Diskuto:Taggazeto. Zuazua 20:27, 12. Mar 2010 (UTC)

Zuazua, vi aldonis la ŝablonon "mankas fonto" al la jena aserto: "La vorto ĵurnalo aperas en la Fundamento nur en ekzerco pri prononcado, kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento." Ĉu tio estas malbona ŝerco? La Fundamento estas legebla interrete, kaj ĉiu homo povas mem facile konvinkiĝi pri la vero de ĉi tiu aserto en la Fundamento. Aldone, la ReVo-artikolo pri "ĵurnalo", kiun mi jam menciis al vi sur Diskuto:Taggazeto, malimplice skribas: "ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento". Se vi volas, vi povas aldoni la Fundamenton aŭ ReVon kiel fonton, sed laŭ mi pri ĉi tia facilege kontrolebla aserto ne necesas fontindiko. Marcos 21:20, 15. Mar 2010 (UTC)

Perioda informilo[redakti fonton]

Ĵurnalo estus perioda (plejofte ĉiutaga) bulteno de amasa informo, papera ĵurnalo (= gazeto), radioelsenda aŭ televida ĵurnalo, reta ĵurnalo: Ĵurnalisto estas tiu, kiu kolektas la informojn dissciigotajn en la ĵurnalo.

--Jean-François Clet 16:05, 30 Aŭg. 2011 (UTC)