Diskuto:Ŝafgrifo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grifo laŭ ĝenerala lingvouzo de Esperanto estas legenda, fabela besto (angle griffin, germana Greif, hispane grifo, hungare griff ktp). Kvankam artikolo pri la legenda besto ankoraŭ ne ekzistas kaj bezonatas, la vorto mem jam uziĝas en pluraj artikoloj. Narvalo movis la artikolon pri la (tute reala kaj ne legenda) birdo gipaeto al la vorto "ŝafgrifo", sed mi ne certas, ĉu estas saĝe ke speco de vulturo havu nomon, kiu povus supozigi, ke ĝi estas ŝafomanĝanta fabela grifo (do duone giganta aglo kaj duone ĉevalosimila mamulo). Al mi la origina nomo gipaeto, kvankam senfantazia esperantigo de la latine biologia nomo, ŝajnas pli klara.

Ĉu?

ThomasPusch 19:57, 11. Feb 2007 (UTC)