Diskuto:Ŝakolimpiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝakolimpio-Ŝakolimpiko[redakti fonton]

Mi ne certas kiu estas la plej taŭga titolo por tiu ĉi artikolo. Ĉar eble jam ekzistas Olimpiaj ludoj kvankam individue ili titoliĝas olimpiko Somera Olimpiko 2020 ka. La temo pripensindas! Kiam mi kreis ĝin mi ne estis 100% certa pri la titolo. JabieroKubo (diskuto) 02:09, 17 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉe tekstaro.com la termino Olimpiaj Ludoj aperas iomete pli ofte ol Olimpikoj kaj multe pli ofte ol Olimpikiaj Ludoj. Do ambaŭ vortoj estas uzataj sed el tio oni ne vere povas trovi pli taŭgan vorton. Mi preferas por tiu konkurso la nomon Olimpiaj Ludoj, ĉar en la plej multaj lingvoj (eble ĉiuj) la nomo devenas de la urbo Olimpio kaj la Esperanta maniero por krei vortojn estas la uzo de finaĵoj kaj afiksoj. Tial mi ne komprenas kial oni kreis novan vorton kun senlogike enmetita litero.
Pro tio mi same pensas ke ŝakolimpio estus pli taŭga vorto. Notinda eble estas, ke kelkaj lingvoj nomas tiun konkurson "ŝakolimpiado". Sed olimpiado estas la kvarjara intervalo kaj ne la konkurso. Espereble tiu respondo helpas.--LoMo600 (diskuto) 09:50, 18 jun. 2020 (UTC)[Respondi]