Diskuto:10-a de majo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Strangas la frazo "...sovetia Ukraina Fronto daŭrigis batalon en Ĉeĥio kaj Moravio", kvazaŭ Ĉeĥio kaj Moravio estus sendependaj, najbaraj landoj. Sed tiel klare ne estas, la tereno nomata "Ĉeĥio" konsistas nur el Bohemio, Moravio kaj eta parto de la historia Silezio. Do la frazo signifus: la "Ukraina Fronto daŭrigis batalon en Ĉeĥio kaj en orienta Ĉeĥio", kio aspektus tre stulta. Aŭ oni skribas "..batalon en Bohemio kaj Moravio", aŭ simpligas la frazeron al "..batalon en Ĉeĥio". La lasta alternativo havas avantaĝon, ĉar en la entute tro longa ĉapitro oni devas kalkuli ĉiun vorton. Ĝi probable internacie pli facile kompreneblas, ĉar la lando Ĉeĥio por neeŭropanoj pli konatas ol la du grandaj landopartoj de ĝi, kaj ĉiukaze ĝustas, ĉar ankaŭ en la ŝtato Ĉeĥoslovakio ĉiam ekzistis landoparto Ĉeĥio. Kvankam ... dubindas ĉu la ŝtaton "Ĉeĥoslovakio" jam la 10-an de majo 1945 eblis konsideri vere refunkcianta. Sendube klaras ke nur kvin tagojn pri frue, la 5-an de majo, la nazia okupanta Protektorato Bohemio kaj Moravio ĉesis funkcii, kaj ekde tiam la antaŭa Ĉeĥoslovakio de oktobro 1918 ĝis septembro 1938/marto 1939 nur iom post iom povis reorganiziĝi. Fakte mi povas vivi kun pluraj eblecoj de detalaj vortumoj, nur la frazero "...daŭrigis batalon en Ĉeĥio kaj Moravio" aspektas al mi dubinda. ThomasPusch (diskuto) 02:39, 8 maj. 2024 (UTC)[Respondi]