Diskuto:29-a de januaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Sliwinski kaj 158.169.150.17: En januaro 2022 uzanto Sliwinski faris multajn aldonojn, fine de la monato anonimulo de IP-adreso 158.169.150.17 forviŝis multon, fakte pli-malpli ĉion "nenecesan" krom jaroj kaj nomoj (ankaŭ je IP-adreso 158.169.150.15 kaj‎ 88.207.149.27), kaj poste iom post iom Sliwinski pene realdonis kaj resume ĉiam demandis pri kialo de forigo. La demando kompreneblas, mi subtenas la redaktojn de Sliwinski, sed voli respondon de anonimulo foje estas frustrige. Neniam aperis respondo al la demando ĉi-tie aŭ al la persona diskutpaĝo de Sliwinski - sendube la anonimulo simple ne vidis la demandon. Tamen la anonimulo ankoraŭ redaktis aliajn paĝojn, kaj en januaro 2023 aliloke aldonis resumon "priskribo de persono estu laueble konciza (ideale "umlanda iksisto"); detaloj pri prapatroj, aliaj parencoj, ricevitaj distingoj, verkitaj libroj, membreco en asocioj, ... aperu en la koncerna artikolo, ne ĉi tie" - tio nerekte kalkuliĝu kvazaŭ respondo, sed kompreneble nue estas persona opinio. Mi ne havas la impreson, ke ĉi tie temis pri aldonoj de "detaloj pri prapatroj, aliaj parencoj, ricevitaj distingoj" ktp. La pureco estas iom radikala! Nun tamen 10 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon, iom multe por disigi ĉiujn. Mi tendencas restarigi la versiojn de Sliwinski, kaj petus la anonimulon ensaluti: tiam eblas rekte kontakti la uzanton kaj povas pli rapide solvi opiniajn diferencojn, antaŭ ol 10 ŝanĝoj atendantaj kontrolon amasiĝis. ThomasPusch (diskuto) 16:19, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Tamen la anonimulo tendence jes pravas en tio, ke longaj rakontoj en tiu ĉi listo ne konvenas. Ni diru, ke se tekstoparto estas unufraza kaj ne superas en normala montro pli ol du liniojn, aŭ mallonge: se tekstoparto estas kompare pli-malpli komparebla al la ĉirkaŭaj tekstopartoj, ne unu tekstoparto havas ses- aŭ dekoble pli la literoj ol la aliaj, ke tiam oni estu grandanimaj pri aldonoj de iuj kromaj informetoj. Ĝustas ke sencas laŭeble meti detalojn en apartajn artikolojn, sed tio ne ĉiam eblas - eĉ ne ĉiam estas apartaj artikoloj pri la eventoj ĉi tie notitaj. Tiel mi ekzemple juĝas plene sencajn la koncizigojn de RG72 en [1]. ThomasPusch (diskuto) 16:32, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]





Ĉar en januaro 2023 mi nur vidis tiun ĉi liston, mia unua reago estis aparte diplomatia. Tamen, en multaj aliaj listo la uzanto Sliwinski vere ekstremigis sian redaktadon. Tial mi justigas mian juĝon de antaŭ 15 monatoj:

La drastaj paĝoreduktoj de 2021/2022 estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj pri unuopaj tagoj en multaj lingvoj estas trione por ligiloj de paĝoj pri elstaraj eventoj, trione por ligiloj al biografioj de naskiĝintoj kaj trione de mortintoj. La listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoreduktoj de 2021/2022 estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la dua mondmilito okazis aparte multaj krimoj, tial pravigeblas ne trakti la 5 jarojn same koncize kiel kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas en unu teksta linio en ĉiu jaro de la militotempo mencii iujn apartajn eventojn, jen en Balkano, orienta, norda kaj okcidenta Eŭropo, ankaŭ militkrimojn en Ĉinio, Koreio kaj aliloke en Azio. Sed ke la homa historio reduktiĝas je pli ol 90 % al patriotisma detaligo pri mortoj de nur pollingvaj eŭropanoj nur inter 1939 ĝis 1944 ne respegulas la dimensiojn de la homa historio kaj simple estas misuzo de la listo. Tial necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]