Diskuto:Aŭstruja Okcidenta Fervojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estus bone pliampleksigi la tre malgrandan paĝon kaj pli ligi ĝin kun aliaj paĝoj, precipe de urboj kaj disktriktoj laŭ la vojo. Tamen la sola kontribuinto Darkweasel94, ekde 2018 memnomata Tokfo, en la teksto sisteme uzis la miaopinie antikvan nomon "Aŭstrujo" por la lando, ankaŭ por la artikola titolo. La malnoveca nomigo iritas min, kaj tial mi ne tuŝos la paĝon, ĉar laŭ vikipedia interkonsento mi ne rajtas ĝustigi la nomon. Kiu do ampleksigos la temon kaj zorgos pri la teksto, kaj pri aliaj, kiuj same havas malnovecan landonomon en la titolo? La sola kontribuinto delonge deklaris ne plu kontruibui al Vikipedio. Do, se la lingvopolitiko koncerte landonomojn en la esperanta vikipedio estas tiom strikta, tiam "adeptoj" de la antikva nomo "Aŭstrujo" por la lando devos engaĝiĝi. Ĝis nun tamen la teksto depost la tago de ekesto en julio 2013 neniam plu tuŝiĝis. ThomasPusch (diskuto) 10:02, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]