Diskuto:A Passage to India

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperante titoli la romanon (kaj artikolon) per Hindujo, Hindio, aŭ Barato[redakti fonton]

Saluton,

mi konsilas renomi la artikolon Veturo al Barato.

En Vikipedio oni ne uzas landonomoj kiuj finiĝas je -ujo, vidu Listo de landnomoj

Yves Nevelsteen 06:50, 22. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la konsilo. Fakte, mi jam pensis demandi pri la afero, sed fordistraĉiĝis redaktante aliajn artikolojn. Mi devas emfazi, ke mi neniel kontraŭas la uzon en Esperanto de la nomo Barato aŭ Hindio. Tute kontraŭe, mi favoras landnomojn aŭ finiĝantajn per -io aŭ laŭantajn la preferon de la tieaj esperantistoj. Kiam mi faris la tradukon, mi tiam elektis uzi la arĥaikan formon "Hindujo" pro la jenaj konsideroj:
  1. En 1924 kiam la romano eldoniĝis, ne ekzistis ŝtato nomebla per Hindio nek per Barato. Leĝe ekzistis nur kolonio leĝe nomita India. Konsentite, ke la nebritaj indiĝenoj supozeble pensis kaj diris "Barato" inter si. Aldone, la vorto Hindio malforte flustras al mi: ŝtato; kaj la vorto Barato flustretas: sendependeco.
  2. En 1924 kiam la romano eldoniĝis, ĝis kiom mi scias, la nomo "Barato" ne jam aperis en Esperanto. La nomo "Hindio", se ĝi jam aperis, supozeble estis disputata. Do, Barato, kaj eble ankaŭ Hindio, ŝajnis al mi efiki anakronisme, kvazaŭ mi metus la vortojn fridmilito kaj fera kurteno en la buŝon de Napoleono, aŭ la vorton morfemo en la buŝon de Zamenhof.
  3. Antaŭ 1924, kiam supozeble estus okazintaj la koncernataj veturoj, la britaj veturantoj tute ne celis fariĝi hindoj, Hindianoj (civitanoj de ia Hindio) nek Baratanoj; ili celis resti britoj — Britoj loĝantaj en kolonia lando kie loĝas la hindoj ktp., do ili celis por iom da tempo iĝi Hindujanoj. (Fundamenta Ekzercaro #37)
Post plia pensado, ankaŭ ŝajnas al mi, ke tiuj britoj celintaj veturi al "Hindujo" fakte kulture koliziis kun Barato. Do, tio povus esti argumento favore la uzadon de la nomo "Barato" en la titolo. Pensinte tion, mi ne plu povas konjekti kiun Esperantan nomon preferus E.M.Forster.
Kion pensas la aliaj? Se estas ĝenerala opini-kongruo, ke la tri konsideraj supraj estas eraraj, fuŝaj, aŭ simple mistrafaj, mi volonte akceptus la nom-ŝanĝon.
Denove dankon. O'RyanW ( ) 08:47, 22. Nov 2006 (UTC)
Saluton, mi proponas renomi la artikolon en originalan titolon "A Passage to India". La problemo elekti "Hindujo", "Hindio", aŭ "Barato" estas tre kompleksa por ni. Ni ne nepre bezonas tradukon de la titolon en Esperanton. Ni nun laboras ne por traduko de la libro en vikipedio.- Ryoho 17:45, 11. Dec 2006 (UTC)
Multan dankon, Ryoho, pro via bona sugesto. Mi konsentas, ke ni ne nepre bezonas tradukon de la titolo en Esperanton. Mi iom atendos kaj se neniu alie pensas, mi petu helpon fari la nom-ŝanĝon (ke la diskuto restu kun ĝi). Bedaŭrinde la problemo ne tute solviĝos, ĉar almenaŭ du fojojn mi uzis la nomon Hindujo en la artikolo. Kaj redaktante la unuan frazon, mi emos ŝanĝi "Veturo al Hindujo (en:A Passage to India)..." al "A Passage to India (eo:Veturo al Hindujo)...". Mi demndas min, ĉu ĉiuj estos kontentaj, se mi ŝanĝos la enartikolaj uzoj de Hindujo al Hindio? (eble pravigebla laŭ tio, ke kvankam ne sendependa, kolonio ja ŝajnas (al mi) speco de ŝtato) O'RyanW ( ) 20:45, 11. Dec 2006 (UTC)