Diskuto:Administra divido de Aŭstrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stilo ne estu artefarite komplika[redakti fonton]

Bonvolu zorgi pri laŭebla klara kaj ne sen-necese komplika linĝvajo. Ekzemplo jam estas la titolo de la teksteto, kiu iam nomiĝis "administrada dispozicio de Aŭstrio", aŭ eĉ laŭ iu alidirektilo "administraddispozicio de Aŭstrio". Jes, dispozicio estas en vortaroj kiel faka termino por medicino, retoriko kaj ankaŭ administradaj sciencoj, sed ĉi tie ĝi aspektas ridinda, kiam tute sufiĉas la titolo Administra divido de Aŭstrio. Sed ne temas nur pri la titolo, ankaŭ en la teksto evitiĝu ne-necesaj fakvortoj, kaj ankaŭ evitiĝu germanismaj kungluoj de du vortoj al unu, kiu meze amasigas multajn konsonantojn - ekzemplo estas vortoj distriktdirektoro kaj sekurecpostuloj (eĉ nur du literoj - laŭ prononco "tsp" estas tri sonoj - povas esti ĝenaj). En Esperanto ekzistas belsonaj vokaloj, kiuj igas ĉiun vorton pli bone prononcebla ankaŭ por homoj en kies denaska lingvo ne estas kutimo amasigi multajn konsonantojn, kaj ke "distrikta direktoro" kaj "sekurecaj postuloj" fine havas unu silabon pli, tute ne ĝenas - enciklopedio ne estas telegramo, en kiu ĉiu litero kostas. ThomasPusch (diskuto) 09:46, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kaj rugaj ligiloj[redakti fonton]

PS: Kaj aldone, ĉiam estu skeptika kiam vi vidas ruĝan ligilon! La vorto urba distrikto aspektas kvazaŭ artikolo pri tiu temo entute ne ekzistus, sed artikolo urbodistrikto tute ekzistas, eĉ se nur kiel ĉapitro Distrikto#Urbodistrikto respektiva urba distrikto en pli ĝenerala artikolo. Kompreneble en tiaj kazoj oni povas aldoni alidirektilon, por estonte eviti "falsajn ruĝajn ligilojn", sed ĉi tie jam sufiĉas nur ĝustigi la ligilon al urbodistrikto - same multaj vokaloj, same bone prononcebla. ThomasPusch (diskuto) 09:58, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]