Diskuto:Administra divido de Norvegio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Moldur, Tlustulimu, Sj1mor, Taylor 49, kaj kiun ajn la temo povus koncerni: La kompleta reorganizado de la administra divido de Norvegio komence de 2020 ankoraŭ ĝis nun apenaŭ atentiĝis en la esperantlingva vikipedio. Mi hieraŭ rimarkis ke robotaj tekstoj de pli ol 200 lagoj el 2007 kontrastas kun la normalaj tekstoj de la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj, adaptis multajn kategoriojn kaj navigilojn, multe adaptis ankaŭ priskribojn en vikidatumoj, kreis iujn tekstojn pri novaj provincoj, kaj adaptis ankaŭ la komunumo-tekstojn de la eksaj provincoj Oppland, Hedmark, Østfold kaj Buskerud (jam 4 el 19), kiuj nun estas en la novaj provincoj Innlandet kaj Viken. En la e-lingva vikipedio ĝis nun estis malunuecaj kutimoj pri tradukoj de la unuo fylke: mi nun klopodis ĉiam uzi la plej kutiman formon "provinco", sed cirkulas ankaŭ vastaj uzoj de antaŭaj tradukoj "departemento" kaj "gubernio", malofte "regiono". Kaj la pli eta unuo "komunumo" ankaŭ ofte alternative kaj evitinde nomatis "municipo", ekzemple fare de roboto Maksim-bot kiu en 2007 faris la 201 paĝojn pri norvegaj lagoj (ankaŭ tie mi mem komence transprenis la alternativajn nomigojn de la roboto, ĝis mi vere komprenis ke malunuecas la sistemoj). Kompreneble la vortoj "komunumo" kaj "municipo" ambaŭ eblas en Esperanto, sed ene de lando oni devas interkonsenti pri unu formo - kaj ĉi tie la formo "komunumo" pli uzatas (en la norvega idente estas la formo "kommuna", d:Q755707), kvankam la angla traduko "municipality" foje en agoj de roboto aŭ en aŭtomata tradukado enpuŝas la alternativan formon. Mi dirus ke la fina adapto de ĉiuj komunumaj tekstoj al la rearanĝo de 2020 ne estos tro granda problemo - en ĉiu de la malnovaj 19 provincoj estis nur plejparte 20-30 komunumoj, ne temas pri centoj, miloj kaj dekmiloj kiel en aliaj landoj. Sed al mi persone nun malaperas la tempo: mi komplete ferios de la 5-a ĝis 20a de aŭgusto, kaj ankaŭ la semajnon antaŭe ekde hodiaŭ kaj la semajnon poste ĝis la 27-a de aŭgusto nur malmulte estos hejme. Tial fakte malsaĝis ankoraŭ malfermi tiom vastan konstruejon, dum antaŭhieraŭ mi simple antaŭplanis fini iujn paĝarojn pri Francio kaj Italio, kaj volis eble ankoraŭ iomete kontribui al la adaptendaj municipoj de Sanpaŭlio en Brazilo. Kvankam la paĝonombro norvega superrigardeblas, tamen la malordo pri Norvegio grandis - ekzemple hieraŭ ankoraŭ regis konfuzo ke Grua kaj Grue ne estas sama loko, kaj krome multaj lokoj intertempe ne plu estas komunumoj, sed nur komunumopartoj - eĉ mi hieraŭ en mia adapto de vikidatumoj ankoraŭ kopiis foje jam ne plu aktualan staton pri stato de komunumo de la e-lingva vikio al la e-lingvaj priskriboj de vikidatumaro. Sed ĉion eblas facile kaj rapide ĝustigi. Nur la demando estas kiam. Se iu el vi emas, bonvolus daŭrigi la adapton al la administra reformo - la redaktado facilas. Ne miru ke mi provizore ne faris navigilojn pri la komunumoj de novaj provincoj, nur ĝuste adaptis la malnovajn navigilojn. Kaj same nur post adapto de la paĝoj bone eblos forigi alidirektilojn de malnovaj ŝablonoj {{Telemark}} al pli pli longa nomo de navigilo, kaj poste povos kopii tien nur blazonon kaj internan ligilon kiel en {{Viken}} aŭ {{Innlandet}}. ThomasPusch (diskuto) 15:28, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi sukcesis antaŭ forvojaĝo ankoraŭ adapti la navigilojn al nova nomo kaj krei novajn mallongajn ŝablonojn de nur blazono kaj interna ligilo - kiel ankaŭ kutimas esti en multaj aliaj, precipe eŭropaj landoj. Ke nun sub la paĝoj dumtempe aperos blazono kaj provinconomo anstataŭ la navigilo, ne estas tro malbone. Ĉar oni ne en ĉiu ajn vikipedia teksto nepre atendas navigilon sub iu paĝo, oni apenaŭ atentas tiun detalon, kiu kompreneble tamen estu nur provizora. Kaj mi sukcesis ankoraŭ apliki novan informkeston kaj navigilon al la provinco Møre og Romsdal. La teksto en tiuj paĝoj ne estis senespere malmulta, tial mi nur en pli-malpli duono de la komunumoj vastigis la tekston, kaj en la alia duono ne tuŝis la tekston kaj bildojn. 23:21, 29 jul. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Plej koncize resume la norvegaj provincoj kun kodoj ekde 2020 en alfabeta ordo:

  • Agder 42 el Aust-Agder 9 + Vest-Agder 10
  • Innlandet 34 el Hedmark 4 + Oppland 5 (sen du vilaĝoj)
  • Møre og Romsdal 15
  • Nordland 18
  • Oslo 3
  • Rogaland 11
  • Troms og Finnmark el 54 el Troms 19 + Finnmark 20
  • Trøndelag 50 jam ekde 2018
  • Vestfold og Telemark 38 el Vestfold 7 (sen vilaĝo Svelvik) + Telemark 8
  • Vestland 46 el Hordaland 12 + Sogn og Fjordane 14 (sen vilaĝo Hornindal)
  • Viken 30 el Akershus 2, Buskerud 6 + Østfold 1 (kun tri vilaĝoj)

Plus Svalbard 21 kaj Jan Mayen 22

Antaŭ ol eklabori pri tio, bonvolu atenti ke Viken estas malaperonta jam en 2024, vidu en de:Viken. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:59, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]