Diskuto:Afriko sude de Saharo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere indas skribi ion pri Afriko sub Saharo??? T.e. pri mineraloj, subteraj riveroj ktp. :-) "Subsahara Afriko" estas nelogikaĵo, kaj laŭ mi ni devus movi la artikolon al Afriko sude de Saharo aŭ, prefere, Cissahara Afriko. Bab 11:01, 12. Apr 2005 (UTC)

(Nu eble, "Cissahara Afriko" estus afrikocentrismo! ;-) Bab 07:21, 14. Apr 2005 (UTC))

Afriko sude de Saharo - ekzakte! Mo

Miaopinie, tiu ĉi nomo markas la tutan Afrikon sude de Saharo. Tio povus esti ekz. ankaŭ Sudafriko. Pli ĝusta nomo estas Subsahara Afriko, same kiel estas ekz. subtropikaj zonoj. Petro 25. Nov. 2005 15:10 (UTC)
Jes, kompreneble "Afriko sude de Saharo" markas la tutan kontinenton sude de Saharo. Kion vi volas diri? Ĉu vi serĉas nomon nur por la landoj tuj sude de Saharo? Kial?
Ĉu laŭ vi "Supersahara Afriko" estus taŭga nomo komuna por la ŝtatoj ekde Maroko ĝis Egipto? Bab 12:44, 26. Nov 2005 (UTC)
Mi pensas ke Subsahara Afriko signifas "kiu aperas en la mapoj Sub Saharo" ĉar normale mapoj havas orientiĝo norde-sude. Pro tio "subtropikaj teroj". Lingvoj ne estas nepre logikaj. En portugallingvo ni diras "África Subsaariana". Oni normale dividas la Afrikon en tri geografiaj partoj: La Magrebo (norde de Saharo) la Saharo kaj Subsahara Afriko. Roberto 14:09, 26. Nov 2005 (UTC)
Vidu intervikiojn. Provu ankaŭ engugligi Subsaharan Afrikon en naciaj lingvoj. Petro 26.Nov.2005 16:48 (UTC)

Vidu en vikipedio:


Karaj ambaŭ. Iel vi eraras. Ekzemple, la Islanda "Afríka sunnan Sahara" ne signifas "Afriko sub Saharo", sed ĝuste "Afriko sude de Saharo", ĝuste kiel ĉe ni. (Mi studis la Islandan.) La Germana-Nederlanda-Pola termino "Nigra Afriko" kovras la tutan kontinenton sude de Saharo, do ankaŭ Sud-Afrikon (legu la unuopajn artikolojn). En la Angla artikolo oni legas: "With a few exceptions, such as Mauritius and South Africa, sub-Saharan ..." Do, eĉ tie la nocio ampleksas la tutan sudparton de la kontinento, eĉ kun sudaj insuloj eksterkontinentaj!
La Ĉeĥa, Angla kaj Portugala prenis la prefikson "sub" el la Latina, kie ĝi ja havas tiun kroman signifon. Kial ni esperantistoj imitu la Latinan, nur ĉar du vortoj identas laŭ formo?
Prefere ni imitu la Islandan vikipedion, kaj restu, tute simple, je "Afriko sude de Saharo." Bab 10:21, 27. Nov 2005 (UTC)

Malfeliĉe la portugalan heredis la vorton sub de la latina. Al latinidaj lingvoj ne ĉiam eblas scii kio estas la latina kaj kio estas moderna lingvo (ni rigardas la latinan simplekiel arĥaa formo de la portugala). Mi ne komprenas kiel imiti la islandan prefere al imiti la anglan (almenaŭ estas pli da paralontoj de la angla ol de la islanda...)Roberto 15:26, 27. Nov 2005 (UTC)

Provo punkti la debategon[redakti fonton]

Jam trokreskis la diskuto pri la plej oportuna termino por tiu parto de Afriko, kiu troviĝas sude de la dezertego Saharo. Ĉi diskuto nun okazadis dise ĉi tie, je Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky kaj Vikipediista diskuto:Bab. Jene mi provas resumi la argumentojn por kaj malpor la du eblaj nomformoj:

  • "Subsahara Afriko" (preferata de Petr kaj [ŝajne] Roberto):

por:

  1. Por Por: Le Un I 09:46, 20. Maj 2010 (UTC)
    • ĝi estas sufiĉe "internacia", ĉar multaj lingvoj ĝin havas, kaj sekve ĝi uzindas ankaŭ esperante laŭ la 15-a regulo.
    • ĝi estas pli kurta ol la alternativo
    • ĝi estas logika se oni rigardas la mondon kiel dudimensian mapon kun nordo en la supro (laŭ la sama logiko ke oni povas diri ke io situas sub ekvatoro)
    • ĝi analogas al la esprimo subtropiko

kontraŭ:

    • ĝi estas paŭso de nacilingvoj. Eĉ se multege da lingvoj uzas netaŭgan esprimon, ne nepre endas kopii ilin.
    • ĝi prezentas mikson de la Latina sufikso sub- kun ties Esperanta kuzo homonima. (Latinaj vortoj ne ĉiam signifas la samon Esperante, eĉ se ili fonetike identas.)
    • ĝi estas nelogika laŭ ne-mapa perspektivo. ("Sub Saharo" tiam signifas "sub la sablego nomata Saharo", kaj ne "sude de...")
    • ĝi vagas: la aliaj lingvoj uzantaj sub-esprimon klare parolas pri la tuta sud-kontinento, inklude Sudafrikon (kaj eĉ ĉirkaŭajn insulojn, kiel Maŭricio). Aliflanke, la nocio "subtropiko" pensigas onin pri difinita zono kun klaraj kaj rektaj limoj sude kaj norde. Ĉu homo de lingvo sen tiu sub- esprimo komprenus "Afriko en tiu klimata zono kiu eketendiĝas tuj sude de Saharo, sed ja ĉesas antaŭ Sudafriko", aŭ "la tuta suda parto de Afriko", aŭ eĉ "la suba/suda parto de Saharo mem"?
  • Afriko sude de Saharo (preferata de Bab kaj Montanesko)

por:

    • ĝi estas klara kaj tuj komprenebla
    • ĝi ne konfuzas per dubsenca prefikso
    • ĝi ne orfe imitas nacilingvojn, sed uzas la propran logikon de Esperanto

kontraŭ:

    • ĝi estas pli longa kaj malpli eleganta ol "Subsahara Afriko"
    • similan kunmetadon uzas nur parolantare malgrandaj lingvoj kiel la Norvega kaj Islanda.

Ĉu ni voĉdonu, aŭ permesu la Vikipedian uzadon de ambaŭ? Bab 16:55, 29. Nov 2005 (UTC)