Diskuto:Akeno (frukto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dua termino[redakti fonton]

Saluton. Kiun utilon havas la dua termino "aĥeno", se laŭ NPIV "Aĥeno" estas nomo de germana urbo? La minusklan formon mi tie ne trovis. Ĉu eble "aĥeno", kiel sinonimo de "akeno", aperis jam en iu (alia) vortaro? --Tlustulimu (diskuto) 10:11, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

La argumento, ke laŭ PIV "Aĥeno" estas nomo de germana urbo estas memdetrua, ĉar, laŭ PIV, la artikolo pri la koncerna urbo aperas sub "Akeno", kaj Aĥen/o = Akeno, t.e. ĝia vidpunkto estas, ke ĝuste la formo "Akeno" estas preferinda kiel nomo de urbo.

Tio signifas, ke via argumento subtenas preferindecon de la alternativa literumo, kiun mi aldonis.

Ĝenerale, la troa kaj jam eksmoda evitado de la etimologie natura litero "ĥ" estas unu el konataj mankoj de PIV (kaj entute de la "franca periodo"). Ni do penu eviti sklavan ripeton de tia fuŝo.

Amike, -Filozofo (diskuto) 15:47, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Nu bone. Ankaŭ mi ne emas eviti ĥ, precipe, ĉar mia denaska lingvo ja havas ekvivalenton. Sed kial Aĥeno ne estas uzata por la urbo kaj por la frukto? --Tlustulimu (diskuto) 15:55, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kara Tlustulimu,
Eble mi ne sufiĉe klare distingis la komenton (atentigon pri via antaŭa misinterpreto de la preferoj en PIV) kaj mian (pozitivan) rekomendon. Jen do tia rekomendo, kiun mi aplikas en mia propra lingvaĵo kaj rekomendas al aliaj:
Kiam ekzistas sufiĉe establita variaĵo (kiel, ekzemple, ĥemio/kemio ks) aŭ oni enkondukas internacian vorton kun origina ĥ-sono (ekzemple, "ch" en la germana ktp), oni preferu la ĥ-formon, ĉar ĝi estas memevidente pli distinga ol la k-formo; ĝi estas tuj rekonebla por poliglotoj kaj erudiciuloj, eĉ se ili estas komencantoj; kaj ĝi estas pli internacie komprenebla (ekzemple, "Ĥabado" estas sendube pli komprenebla ol "Kabado").
Nemalofte, "ĥ" permesas senartifike eviti ĝenajn homonimojn (ĥolero/kolero, ĥoro/koro, ĥordo/kordo, ĥano/kano, ĥoralo/koralo ktp).
Por preskaŭ nekonataj kaj apenaŭ uzataj vortoj (kiel "aĥeno"/"akeno") la uzado de ĥ-formo estas, laŭ mi, sendube preferinda kaj tute senĝena.
Mi do preferas la formojn "aĥeno" kaj "Aĥeno" al "Akeno" kaj "akeno".
Konstatinte tion, mi tamen alvokas, ke ni evitu la eraron de la iamaj ĥ-malamantoj kaj ne komencu krucmilitiron kontraŭ la malpli preferindaj sed ankoraŭ uzataj formoj. Mi do opinias, ke oni tolereme rilatu al la k-formaj variaĵoj de ĥ-vortoj ĝis la evoluo de la lingvo nature igos ilin arĥaikaj.
Mi esperas, ke nun mia mesaĝo estas klara.
Amike, -Filozofo (diskuto) 22:14, 23 jan. 2021 (UTC)[Respondi]