Diskuto:Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La uzanto Dima41 la 16-an de decembro 2013‎ aldonis multloke tre akrajn notojn "kontrolenda lingvaĵo", sed tamen en pli ol dek jaroj neniu emis kontroli la lingvaĵon... Jen nur por la protokolo... ThomasPusch (diskuto) 07:21, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kaj en la teksto impresas senespere multaj ruĝaj ligiloj. Kompreneble ligilo Koziĥinskij pereulok estas nur malbona ŝerco. Tiu simple estas iu ajn strato inter miloj da stratoj en Moskvo. Kial oni per ruĝa ligilo kriu, ke ĝuste pri tiu strato "la aliaj" devos fari artikolon?!? Mi ŝanĝis la frazeron al "strato Koziĥinskij (Козихинский переулок)" en nigraj literoj. Kaj "Gab. Shavet" devas esti Gabriel Chavet - tiajn erarojn rapide eblas ripari.

Sed multaj aliaj ruĝaj ligiloj pri neekzistaj biografioj de pioniraj esperantistoj, pri R. G. Mencel kaj R. E. Mencel (ĉu vere du homoj aŭ ĉu unu formo estas tajperaro??), G. I. Smirnov kaj A. Stupin, V. I. Ogorodnikov, Paŭlo Miĥalev, D. P. Romanoviĉ kaj Romano Fjodoroviĉ Brandt aspektas tiaj, ke indus ekhavi tekstojn kaj vikdatumajn erojn pri ili. Sed de kie el distanco de plurmil kilometroj kaj de pli ol 100 jaroj ekhavi materialon? Tiajn biografiajn artikolojn probable nur povos fari uzanto estante en Moskvo aŭ Sankt-Peterburgo, konante bone kaj Esperanton kaj la rusan kaj havante aliron al Esperanto-arkivo aŭ/kaj al maljuna(j) esperantisto(j), kiu(j) povus intervjue kontribui ankoraŭ informojn parkere.

Estas regulo nun en la esperanta vikipedio, ke senesperaj ruĝaj ligiloj, kiuj ne pleniĝis per informoj dum unu-du jaroj transformiĝu al normala teksto - la supraj ruĝaj ligiloj en la teksto krias je pleniĝo ekde marto 2010. Tio estas signife pli ol unu-du jaroj. Ĉu restas ia ŝanco, ke iam ajn la informaj truoj ankoraŭ povos esti ŝtopataj? ThomasPusch (diskuto) 07:55, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Apenaŭ en prognozebla estonteco iu verkos tiujn ĉi artikolojn kaj eĉ se tio okazos la ruĝaj ligiloj plu restos ruĝaj, ĉar neniu nomos artikolon R. G. Mencel. Tiu vikipediisto estis ne tre lerta, nek tre preta por veerkado de enciklopediaj tekstoj ĝenerale, do temas pri evidentaj fuŝoj. RG72 (diskuto) 10:22, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]