Diskuto:Aleksis Tsipras

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la latinliteraj lingvoj, kiuj havas literon "x" por la sonkombino ks, lia nomo latinliteriĝas "Alexis Tsipras", sed la latinliteraj lingvoj kiuj ne havas tiun literon, ekzemple la pola, turka aŭ litova, simple skribas ks, kaj la sama konvencio ankaŭ sencas por Esperanto, kiu ja ankaŭ ne havas literon "x". Se la nomo origine estus el lingvo latinlitera, tiam la origina literumo kompreneble restu, ankaŭ se ĝi havas literojn kiuj ne estas en Esperanto (x, q, w, é, ü ktp), sed ĉar la origina formo en greka alfabeto ĉiukaze devas esti transformata al latinaj literoj, ne estas neceso tion en Esperanto fari laŭ logiko de la germana aŭ franca lingvoj, anstataŭ laŭ logiko de Esperanto. Mi do alinomigas la titolon "Alexis Tsipras" al titolo "Aleksis Tsipras", kaj sekve malaperas ĝis nun ruĝa ligilo "Aleksis Tsipras" en la e-lingva vikipedia artikolo pri lia partio. ThomasPusch (diskuto) 10:26, 26 Jan. 2015 (UTC)