Diskuto:Alexander Shlafer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Alexander Shlafer,

kontribuas kiel vikipediisto Filozofo (diskuto kontribuoj).

Kolegoj, kial titolo de titolo de la artikolo estas Shlafer? Kial ne Ŝlafer? P.Fiŝo§@ 13:13, 9 Apr. 2012 (UTC)

Verŝajne pro tio, ke Shlafer estas lia oficiale registrita nomo en Usono. En la artikolo li estis antaŭe nomata "Aleksandro Shlafer", sed iu Vikipediisto poste ŝanĝis tion al "Alexander" – sen videbla kialo. Cetere, mi konjektas, ke multajn informojn en la artikolo kontribuis Shlafer mem, ankaŭ la nomon "Aleksandro Shlafer". En Esperantaj tekstoj lia nomo aperas en du formoj (Aleksandro kaj Alexander). Do estus utile mencii ambaŭ formojn en Vikipedio. --Surfo 10:04, 15 Maj. 2013 (UTC)

Misgvidaj aldonoj, kiujn mi tuj korektos[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke la enkonduka sekcio, kie oni min priskribas, iĝis misgvida kaj konfuza pro ies trokleraj konjektoj pri la origina formo de mia nomo. Mi ŝanĝos tiun parton al la formo, kiu pli ĝuste reflektas la originan formon de mia nomo kaj forigas la ambiguan "de juda deveno", kiu, en kombino kun la frazo "origine jide: אלעקסאנדער שלאַפער" kreas la falsan impreson, ke mia origina nomo estis donita al mi en jido.

Mia persona nomo, laŭdevene helena, estis donita al mi en la rusa lingvo, kaj poste estis laŭbezone adoptita al aliaj lingvoj (inkluzive la anglan, la bulgaran, Esperanton, la francan kaj la litovan por nomi nur tiujn, en kiuj mi havas dokumentan konfirmon) en la formo kutima en tiuj lingvoj. Ja temas pri unu el la plej internacie disvastiĝintaj personaj nomoj, ĉie asimilita kaj hejmiĝinta.

Mia familia nomo, kiu origine tre verŝajne estis jida antaŭ pluraj generacioj, tamen ne estas tiel atestita: ĉiuj miaj samnomaj familianoj kaj parencoj, inkluzive mian patron kaj avon estis nomataj en la rusa lingvo en ĉiuj ĝis nun konataj dokumentoj. Tial la hipoteza jidigo de mia nomo estus pure fikcia. Esence, la situacio estas simila al tiu de L.L. Zamenhof.

La fakto estas, ke mi denaske nomiĝis ruslingve "Александр Шляфер" en miaj ruslingvaj dokumentoj kaj nomiĝas "Alexander Shlafer" en miaj dokumentoj usonaj (kaj eĉ en la latinlitera literumado de mia nomo en doumentoj rusaj!). En Esperantujo oni kutime nomas min Aleksandro Shlafer [pron.: ŝlafer] kun plena esperantigo nur de mia persona nomo, kaj mi mem preferas tian partan esperantigon. Mi esperas, ke tiuj elĉerpaj klarigoj igas ĉion tute klara. -Aleksandro Shlafer