Diskuto:Altaj majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial estas artikolo "la" antaŭ Ordeno. Tio estas nomo, se mi ne eraras, kaj antaŭ nomoj oni ne metas artikolon "la". Ĉu estas "La Germanio"? --Petr Tomasovsky 16:14, 31. Aŭg 2006 (UTC)

Removita al la kritikata nomo "Altaj majstroj de Ordeno de germanaj kavaliroj" en junio 2007‎ fare de Petr Tomasovsky.
La klarigo por elekto de nomo kun artikolo "la" en aŭgusto 2006 estis "temas ne pri iu ajn ordeno de germanaj kavaliroj el multaj samnomaj, sed pri tute difinita: devas esti artikolo". La ordeno pri kompareblas al organizaĵo ol al ŝtato. Kaj oni jes ja diras "dokumentoj de la katolika eklezio", ne "dokumentoj de katolika eklezio", aŭ "prezidanto de la Eŭropa Unio", ne "prezidanto de eŭropa unio". Kaj jam la unua frazo de la teksto ankaŭ ĝuste mencias artikolon: "La Alta Majstro ... estas la supera gvidanto de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj". ThomasPusch (diskuto) 08:33, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]