Diskuto:Anglaj kampardancoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne kampara[redakti fonton]

Ĉu la esperanta nomo ne estas kontradanco el la franca? Aŭ eble, country dance kaj contradance ne plu estas samaj.

Jes mi ankaŭ preferas kontradancon. Roberto

Jes en la franca estas contredanses, sed kiel oni klarigis al ni tiu nomo estiĝis de mikompreno de la angla vorto contry danse!

ankaŭ mi une "rezistis" antaŭ la ideo nomi tion kampardandoj, sed ne estas alia solvo komkludis mi; en la angla estas ja "country dancing" (eĉ se temas pri genro kiu klasikiĝis en la kortego de la reĝoj!.

Ne kampara![redakti fonton]

Mi tre dubas, ke kampardancoj estas korekta nomo. Jes, tio ĉi estas korekta traduko, sed en multaj lingvoj oni uzas la miskomprenitan vorton de la franca, kaj tiu ĉi vorto (kontradanco) estas pli kompreneble al ĉiuj. Aliflanke, kontradancoj ne estas vere dancoj de kamparo (tio estis, kie ili aperis). Tio estas eraro. Mi ne vidas iun kialon uzi la vorton kampardanco. Ankaŭ ekzistas skotaj kontradancoj, italaj kontradancoj, ktp, kaj ili ĝuste neniam estis kampardancoj, ĉar estis pruntitaj de Anglio. Tio povas alkonduki al implikaĵo en terminoj.