Diskuto:Antaŭmenstrua simptomaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas alinomi la paĝon al "Antaŭmenstrua sindromo". Ankaŭ PMEG proponas uzi "antaŭ" anstataŭ "pre" en tiaj okazoj. Marcos 16:52, 26. Maj 2007 (UTC)

Mi ne konsentas. Eblas fari alidirektilon el Antaŭmenstrua sindrono al Premenstrua sindrono. Petro@diskkont 04:49, 12. Okt 2007 (UTC)
Vi ne skribis kial vi ne konsentas. Mi menciis kialon por titol-ŝanĝo, nome ke PMEG proponas eviti la pseŭdoprefikson "pre". Aldonaj kialoj por eviti ĝin estas, ke temas pri ne-oficiala pseŭdoprefikso, kiun multaj Esperantistoj ne konas. Ĉar ĝi ne vere estas libere uzebla prefikso, oni devas interpreti "premenstru" kiel unu radikon, ne kiel kunmetaĵon. Sed tio nenecese plimultigas la nombron de lernendaj radikoj por la lernanto...
Aldone, mi trovis neniujn uzojn de la radiko "premenstru" en la ekster-vikipedia interreto. Gugloserĉo de 'premenstrua kaj estas -wikipedia' donas nur unu trafon, kiu estas ne-esperantlingva. Ĉu vi mem inventis tiun radikon? La radikoj "antaŭ" kaj "menstru" alikaze estas tute kutimaj radikoj en Esperanto, kaj "antaŭmenstrua" estas tute kutima kunmetaĵo laŭ la Esperantaj reguloj. Kiel pruvas gugloserĉo, la vorto "antaŭmenstrua" jam estas uzata en Esperanto kaj menciata en medicina fakvortaro kaj ReVo. "Antaŭmenstrua" estas ankaŭ uzata en la traduko de Adoleskantinaj demandoj.
Ne sufiĉas ke vi simple diras "mi ne konsentas". Se vi ne donas kialojn por konservi la de vi inventitan radikon, kaj mi donas bonajn kialojn por anstataŭigi ĝin per taŭga kunmetaĵo, tiam ĝi ja devos esti anstataŭigata. Marcos 14:03, 12. Okt 2007 (UTC)
Marcos, vi argumentas ĉiufoje laŭ tio, kiel tio eble taŭgas por vi. Unufoje vi argumentas laŭ intervikioj, alifoje laŭ gugloserĉo. Kie estas vero? Se mi uzas vorton aŭ prefikson ne ofte uzatan, tio ne signifas, ke ĝi ne ekzistas. Nenie estas skribite, ke ni ne povas uzi tiujn vortojn. Se aliaj ne konas ilin (eble inter tiujn homojn apartenas ankaŭ vi), pri tio mi ne kulpas. Do: la prefikso PRE estas nenia mia inventaĵo. Se vi rigardus PIV-on, tie vi ekvidus, kio estas skribite ĉe ĝi, nome ke "pre/ Pref. signifanta 1 «tempe senpere antaŭ»..." Do kiel videblas, mi inventis nenion. Due, mi uzos vian argumenton pri la intervikioj. Bv rigardi, en kiom da lingvoj tie skribitaj estas prefikso pre. Ankaŭ tio estas motivo, kial uzi ĉi tie tiun ĉi prefikson. Trie, la mallongigo PMS ne estas kreita laŭ esperanta traduko, sed laŭ internacie konata esprimo, almenaŭ inter la kuracistoj kaj virinoj - denove mi ne kulpas, ke kelkaj ne konas ĝin. Kiel do videblas, miaopinie la titolo estas tute ĝusta. (Aliaj vortoj kun pre: presokrata, prehistoria aŭ prahistoria, preludo, certe ankaŭ prefikso...) Mi do opinias, ke mi sufiĉe klarigis al vi, ke la titolo estas ĝusta. Se vi do bezonas alidirektilon, bv fari ĝin.
Interalie, ankaŭ ekzistas prefikso CIS, kiu estas uzata ekzemple en la jenaj kazoj: cismontaro, cisriverejo... Ĉu ankaŭ ili ne estas en ordo? Petro@diskkont 15:48, 12. Okt 2007 (UTC)
Mi ne kontraŭas prefiksan uzon de "cis". Mi tamen ankaŭ ne tro multe uzus ĝin; kaj la prepozicion "cis" mi ankaŭ evitas (mi preferas uzi "maltrans").
Mi estas konvinkita skemisto: Mi ĝenerale evitas ne-oficialajn vortojn (do vortojn, kiuj estas nek en la Fundamento nek en iu Oficiala Aldono de la Akademio), se por tiuj vortoj ekzistas samsignifaj (ne tro longaj) alternativoj kunmetitaj el oficialaj elementoj. Mi evitas la ne-oficialan "femalo", ĉar oni povas diri "ino" (tute oficiale, tute facile komprenebla por ĉiu komencanto). Mi evitas la ne-oficialan "frida", kaj diras simple malvarma (kaj tial ankaŭ "malvarmujo" anstataŭ "fridujo").
(Kompreneble mi tamen uzas ne-oficialajn vortojn, por kiuj ne ekzistas taŭgaj kunmetitaj alternativoj - ekz-e la vorton "gerilo").
Mi ŝatas skemismon, ĉar tio estas kion ni diras al la homoj, kiam ni varbas Esperanton: Ke ĝia vortprovizo estas facile lernebla pro la skemismo. Se ni poste uzas iujn nenecesajn neologismojn anstataŭ kunmetaĵojn, ni kontraŭas la principojn, kiujn ni mem laŭdis dum la varbado...
Pro tiu emo al skemismo, mi fakte preferus uzi "antaŭmonataĵa simptomaro" anstataŭ "premenstrua sindromo". Ja ankaŭ "menstruo" kaj "sindromo" estas neoficialaj vortoj, kies signifojn oni povas esprimi per la pli facile lerneblaj "monataĵo" kaj "simptomaro". Sed ĉar mi scias ke ne ĉiu Esperantisto estas tiel skemisma kiel mi, mi ne tuj proponis ŝanĝi la tutan esprimon, sed nur proponis forigi la plej klare ne-Esperantecan elementon: La pseŭdoprefikson "pre".
Do por mi, tiu "sntaŭmenstrua sindromo" jam estis kiel kompromisa solvo inter via versio ("premenstrua sindromo") kaj tio, kion mi preferus ("antaŭmonataĵa simptomaro"). Vi ne volas akcepti titol-ŝanĝon ĉi-kaze. Nu, ĉar mi ne volas daŭre diskutadi kun vi, mi akceptos ke ni ne ŝanĝos la titolon, sed mi tamen enmetos mencion de la tute skemisman alternativo, kaj kreos plusendilon el ĝi. Marcos 23:35, 13. Okt 2007 (UTC)
Rilate al la titoloj de paĝoj necesas en enciklopedio diferencigi la kutiman parolon inter du aŭ pluraj personoj ie en la strato, klubo aŭ hejme. La enciklopedio estas ia oficiala komunikilo, kie oni ne povas nomigi la artikolon pri Suno kiel "suneto", eĉ kiam multaj homoj nomas ĝin tiel. Ni ne povas nomigi la artikolon kiel "Rojeto malantaŭ mia domo", se ĝi havas ian oficialan nomon, ni ne povas nomigi iun en la enciklopedio kiel "Joĉjo de najbaroj", se li nomiĝas "Jozefo ..." ktp. Do, se ni parolas en kutima hejma parolo pri la premenstrua sindromo kiel pri antaŭmonataĵa sindromo aŭ iel alie, pri menstruo kiel pri monataĵoj, trankvile parolu tiel, sed mi opinias, ke en la enciklopedio ni uzu oficialajn nomojn, kiuj estas ĝenerale uzataj. Petro@diskkont 05:53, 14. Okt 2007 (UTC)
Estas amuze, ke vi uzas la esprimon "oficialaj nomoj", kiam fakte vi volas ke ni uzu ne-oficialajn radikojn (ne-oficialajn en la esperantologia senco: nek Fundamentaj nek oficiale aldonitaj de la Akademio). Vi ŝajne uzas "oficiala" en alia senco, sed ne klaras en kiu senco.
Mi scias, ke jam aliaj esperantistoj uzas esprimojn kiel "menstruo", "sindromo" kaj la pseŭdoprefikson "pre" (la unuajn du eĉ mi verŝajne foje uzis). Sed ili klare kontraŭis principon Zamenhofan: Ne enkonduki radikon, kiam eblas facile esprimi la ideon per la Esperanta vortfarado. Zamenhof ja ne enkondukis apartajn radikojn por "patro" kaj "patrino", kvankam ĉiuj aliaj lingvoj havas apartajn radikojn. Anstataŭe li decidis malpligrandigi la kvanton de lernendaj radikoj per la uzo de kunmetaĵo "patr-in-o".
"Menstruo" kaj "sindromo" ne aperas en la Fundamento de Esperanto, sed estis iam ekuzitaj de homoj, kiuj aŭ ne konsciis ke oni povas esprimi la ideojn per kunmetaĵoj, aŭ volis doni pli sciencan sonon al sia lingvaĵo. En la unua kazo temas pri senpenseco. En la dua kazo temas pri stulta kopiado de lingvaj normoj el iuj naciaj lingvoj al Esperanto: Nur ĉar iuj radikoj kiel "menstru" aŭ "sindrom" sonas tre sciencece en certa lingvo, tio ne signifas ke devas esti same en Esperanto. Laŭ mi (kaj laŭ la Zamenhofa spirito) scienca lingvaĵo en Esperanto devas plene uzi la Esperantan vortfaradon. Kopiado de naciaj lingvoj montras senpensecon, do ne-sciencecon.
Kompreneble mi konsentas ke oni ne uzu esprimojn kiel "Rojeto malantaŭ mia domo" aŭ "Joĉjo" en enciklopedio, sed la kazo de "monataĵo", "simptomaro" kaj prefiksa uzo de "antaŭ" estas tute alia: Temas pri seriozaj, objektivaj esprimoj. Viaj esprimoj estas la ne-oficialaj esprimoj, do ne inversigu la faktojn. Marcos 11:47, 14. Okt 2007 (UTC)