Diskuto:Antibiotiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinis, ke ĉi tie estas Vikipedio en Esperanto kaj ne en la angla! La tuta malsupra parto estas en la angla!

Jes, sed mi ne havas la tempon fari entutan tradukon en unu parto - por mi tio estas pli praktika solvo - post kelkaj tagoj ĝi estos plene en Esperanto - mi petas al aliaj Esperantistoj ne forviŝi la anglan parton, ĉar mi (aŭ aliaj voluntuloj) tradukos ĝin entute baldaŭ

Vi eraras, ceteraj vikipediistoj (aŭ ensalutintaj aŭ neensalutintaj ankaŭ ne enmetas nacilingvajn tekstojn ĉi tien esperante, ke ĝi estos tradukita. Aŭ traduku ĉion mem aŭ sendu retpoŝte al anglalingva esperantisto, por ke tiu traduku kaj enmetu la tekston en Esperanto. Aliokaze ĉi tie estus ĥaoso!

Karaj, estas vere, ke kelkaj vikipedioj (ekz. la itala, portugala kaj greka) metas anglajn artikolojn kaj atendas, ke iu traduku. Ni ĝis nun ne faris, kaj ankaŭ estonte ne faru. Se iu bezonas plurajn tagojn por traduki artikolon, li povas meti la tradukotan tekston inter komentilojn (<-- …netradukita teksto… -->); ĝi restos por traduki, sed ne ĝenas legantojn. Tiel ĉiuj estu kontentaj. Ĉu ne? – Umberto 19:44, 14. Aŭg 2005 (UTC)