Diskuto:Antverpeno (provinco)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝanĝo de informkesto "administra unuo2" al "geokesto" hodiaŭ matene fare de uzanto nomiĝanta Alfredo Vagner kaŭzis fuŝan aŭtomatan misenplekton de du fotoj, kiuj nur kaŭzas ruĝajn literojn 256px. Antaŭe bone funkciis ĉio, kaj la ŝanĝo ne signus videblan plibonigon, do mi simple malfaras la ŝanĝon, kaj ĉi-tie do notis la kialon de mia ago. Se estus bonaj kialoj por ŝanĝo de informkesto "administra unuo2" al "geokesto", bonus klarigi la motivon de tia ŝanĝo ĉi-tie: eventuale ankaŭ troveblus alia, malpli simpla malfaro de la fuŝo, kompare al simpla malfaro. ThomasPusch (diskuto) 08:45, 28 Dec. 2015 (UTC)

Saluton, Thomas. La ŝablono {{geokesto}}, sed ankaŭ {{geokesto2}}, nur subtenas unuopan bildon el Vikidatumoj, dum ke {{Informkesto administra unuo2}} nuntempe ne subtenas tian bildaron. Ĉu mi eble aldonu tiun trajton al {{Informkesto administra unuo2}} laŭ {{Informkesto urbo}}? La tiea kodo taŭgas por bilda grupo, dum ke la geokestaj ŝablonoj nur uzas {{#property: en la fontokodo kaj tial nur subtenas unuopajn bildojn, ne grupojn. Se en la Vikidatuma ero de artikolo pli ol unu bildo estas difinita, la geokestaj ŝablonoj pro la maniero de enplekto de informoj el Vikidatumoj nur povas montri fuŝon. Pro la terura komplekseco de {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} mi ankoraŭ ne plibonigis la subtenon por Vikidatumaj eroj tie. Mi eĉ pli malpli malpreferas ties uzadon. --Tlustulimu (diskuto) 11:07, 28 Dec. 2015 (UTC)
Mi konsentas pri la juĝo de {{geokesto}} unu kaj du, kaj al mi ne necesas aŭtomate preni fotojn el vikidatumoj. Fotojn eblas tutbone meti ĉien ajn en la tekston, laŭ individua redaktado, kaj tial mi ne vidas neceson pliprilabori la ŝablonaron rilate al aŭtomata aldono de foto el vikidatumoj. Se estas la servo kaj ĝi ne trudas sian funkcion al la informkesto, ne estas problemo, sed tute ne necesas aktive plulabori tiudirekten. ThomasPusch (diskuto) 12:35, 28 Dec. 2015 (UTC)
La uzanto Alfredo Vagner ĉi-matene ankaŭ ŝanĝis la informkestojn de la aliaj provincoj de Belgio, kaj komparante la paĝojn, mi tamen vidas dezajnan argumenton favoran al tia ŝanĝo, kvankam la ŝanĝinto ne nomis ĝin motivo: la ŝablono "administra unuo2" estas iritige plurkolora, kaj tial laŭ iuj personaj gustoj eble ne tiom universale uzinda. Sed eblus singarde "pligrizigi" la tekstan tabelon informkestan, kaj plisimiligi ĝin al aliaj informkestoj, sen ke necesus uzi la malpraktike komplike konstruitan ŝablonegon "geokesto". ThomasPusch (diskuto) 12:55, 28 Dec. 2015 (UTC)
Plia problemeto de informkesto administra unuo2, certe tre rapide korektebla: nun la informkesto mencias "Estas parto de (ekzemple) Valona Regiono" kaj sub la mapo indikas "...sur la mapo de Valona Regiono". Se en la parametro "apartenas" estas interna ligilo, la unua indiko bone bluas, la dua havas troajn krampojn [[[[.]]]], se en la parametro ne estas interna ligilo, la unua indiko estas sen interna ligilo, la dua bonas. Simple endas sub la mapo forpreni la aŭtomatan aldonon de (eventuale duobla) interna ligilo, tiam la unua kaj dua uzoj de la parametro korespondas, kaj eblas mem meti internan ligilon (aŭ eventuale ne meti). ThomasPusch (diskuto) 13:18, 28 Dec. 2015 (UTC)
Mi ĵus iomete grizigis {{informkesto administra unuo2}}. Pri la problemo kun la ligilo mi cerbumos post mia korektado de artikoloj pri belgaj municipoj. Ĉu bone?
Estas al mi enigmo, kial novuloj subite ekuzas {{geokesto}}n, kvankam ĝi ne havas ekvivalenton en ĉiuj vikipedioj. Krome ĝiaj multaj parametroj ne ĉiam necesas, precipe en malgrandaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 13:50, 28 Dec. 2015 (UTC) Ial malaperis grava vorteto. --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 30 Dec. 2015 (UTC)
Dankon pro la grizigo, kaj antaŭdankon pri la unuecigo de la meto aŭ malmeto de internaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 28 Dec. 2015 (UTC)