Diskuto:Arika Okrent

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ke laŭ vikidatumoj ŝi naskiĝis la 1-an de januaro 1901, do nun estas 122-jara (!!!), sed sur la foto de 2006 kaj en filmo de 2010 aspektas tute juneca, neniel kiel 109-jarulino, estas plia vikidatuma paneo... En la angla kaj germana tekstoj oni tute ne rimarkas la fuŝon, ĉar tie la informkestoj prenas multe malpli da informoj ol la esperanta vikipedio, sed estas bone ke esperantlingve tiaj fuŝaj misinformoj tuj videblas. Mi nur petas al ĉiuj esperantlingvaj legantoj de tekstoj, kiuj vidas tian idiotaĵon, ne nur kapskui kaj plulegi, sed vere eki alarmon kaj aŭ mem ripari la fuŝon en vikidatumoj, aŭ se oni tute ne orientiĝas pri vikidatumoj, almenaŭ anonci la fuŝon en diskutejo, plej bone ne de la artikolo mem (la blua vorto diskuto dekstre de la vorto artikolo supre de la paĝo, sed en ĝenerala diskutejo (la tria blua vorto tute maldekstre sub la vikipedia emblemo)... ThomasPusch (diskuto) 17:44, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: La fuŝo estas pro tio, ke pro manko de pli ekzakta dato iu en vikidatumaro notis kiel naskiĝdato "20-a jarcento", kio certe ĝustas, sed ne helpas, se poste la vikipediaj mekanismoj tradukas "20-a jarcento" per "1-a de januaro 1901". ThomasPusch (diskuto) 17:48, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]