Diskuto:Arthur et les Minimoys

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĉiuj tekstoj pri la libroserio mi legas ke Luc Besson estis la precipa aŭtoro (iuj nomas la francinon Céline Garcia kiel helpan kunaŭtoron), sed en ĉiuj artikoloj pri li, kiujn mi vidis, mankas ĉia mencio ke li entute iam verkis libron, eĉ ne konsiderante eble listigi la titolojn de la per li verkitaj libroj. Ĉiuj artikoloj nomas lin nur filma reĝisoro, filma scenaristo kaj filmproduktisto. Tial mi havas la ioman suspekton, ke eble li nur dum aĉetado de la filmaj rajtoj aĉetis la rajton esti nomata kiel kunaŭtoro, kaj fakte la tutan verkadon faris la kompare nekonata Céline Garcia. Kompreneble tio estas nur suspekto, kaj por suspekto mankas klaraj pruvoj, fidindaj referencoj - se ili estus, tiam ne plu estus suspekto, sed certeco. Sed la impreso tre strangas... ThomasPusch (diskuto) 11:28, 19 apr. 2023 (UTC)[Respondi]