Diskuto:Azeroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Azerioj)

La titolo nomas ĉi tiun popolon "azerioj", dum en la artikolo mem ili estas nomataj "azeroj" aŭ "azerbajĝananoj". Laŭ mi preferindas uzi la ne-novradikan formon "azerbajĝananoj" en la titolo kaj en la artikolo, kaj nur aldone mencii tiujn variaĵojn, kiujn oni ofte trovas en la efektiva Esperanta lingvouzo ankaŭ ekster la Vikipedio. Kion opinias la aliaj? Marcos 09:59, 8. Mar 2010 (UTC)

Dankon, ke vi ne komencis de alinomigo.
„Azerbajĝanano“ estas malbona Esperanta nomo por la etno, ĉar „azerbajĝanano“ estas ja ajna loĝanto de Azerbajĝano. Azerio estas kopiado de la t(j)urka nomo „azeri turk“ (~ azeria tjurko), kiu eble pli taŭgas por nomo de etno, milionoj da kies reprezentantoj loĝas ekster Azerbajĝano (en Irano, Turkio kaj Rusio plej rimarkeble). Slavik IVANOV 20:31, 8. Mar 2010 (UTC)
Klare ke "azerbajĝanano" estas ajna loĝanto de Azerbajĝano. Sed la demando tamen estas ĉu "azeroj" aŭ "azerioj" estas aŭ estu la kutima nomo por la etnanoj. Per ĵusa guglo-serĉo mi hodiaŭ trovis multe pli da trafoj por la kombino "azeroj kaj" ol por "azerioj kaj", kaj en la serĉo pri la dua vortoparo estis aparte multaj kopioj de tiu ĉi artikolo nun nomata "azerioj", tiel ke elkalkulante tiujn paĝojn ankoraŭ estus pli granda favoreco de la etnonomo "azeroj". Tio korespondas al mia persona percepto de presitaj tekstoj, kiun mi tamen ne povas matematike pruvi. Ankaŭ laŭ la baza principo ke vortoj prefere ne estu pli komplikaj ol necesas, la pli konciza formo "azeroj" preferindus. Tial mi proponas nomi la artikolon "azeroj" kaj mencii la alternativan vortumon "azerioj" en la unua frazo (la formon "azerbajĝananoj" mi eĉ ne nomus alternativa vortumo). ThomasPusch (diskuto) 15:06, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Do, mi konsentas. Ĉu vi ŝanĝos la titolon? Slavik IVANOV (diskuto) 17:36, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]