Diskuto:BNA: Brand New Animal

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Best(o)homo aŭ Hom(o)besto?[redakti fonton]

Ĉi tiu afero estas io, pri kio mi jam delonge pripensas. Kiel oni traduku la terminologion X, kiu priskribas la bestan similan specion en la animeo. Kiel oni traduku la vorton 獣人/beastman, kiu priskribas la formoŝanĝantan bestosimilan specion en la animeo? "Best(o)homo" (kiel ĝi estas tradukita nun ĉi tie) aŭ "hom(o)besto"? Kvankam mi scias, ke ekzistas terminoj kiel "hombesteco" (kiu priskribas la transformpotencojn de la bestosimila specio en la animeo), estas grave noti ĉi tiujn faktojn pri la mondo de BNA: La bestohomoj estas branĉo de la homaro. La bestohomoj estas pli homaj ol bestaj. Miĉiru kaj Nazuna iam estis homoj plene, sed subite ŝanĝitaj en bestohomoj pro akcidento de sangotransfuzo. La scienclatina nomo de la bestohomoj estas Homo sapiens bestia laŭ la 4-a epizodo. «Bestohomo» estas kalko de la japanlingva kunmetita vorto 獣人, kiel 獣 = «besto» kaj 人(間) = homo. Simile, beast = «besto» kaj (hu)man = homo. Do, kiun vortordon mi enmetu la partojn «besto» kaj «homo», precipe en la kunteksto de BNA? Mi sentas, ke kaj «best(o)homo» kaj «hom(o)besto» estas same validaj tradukoj, sed kion opinias la profesiaj esperantistaj lingvistoj kaj tradukistoj pri tiu ĉi afero? Mi ŝatus aŭdi viajn pensojn pri tio, eĉ se vi ne spektis la animeon BNA. Dankon. Nekomoto (diskuto) 00:16, 13 jul. 2022 (UTC)[Respondi]