Diskuto:Ba Jin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se la pseŭdonimo estas mallongigo de Bakunin-Kropotkin, la korekta formo devas esti Bakin, kaj mi proponas ke la artikolo estu remetita tien. La formo "Ba Jin" spegulas la elparolon de la pekina dialekto de la ĉina lingvo (eble ne de aliaj dialektoj), sed la nomo "Bakin" fakte estas ne ĉina sed rusa, kaj la nomoj de B. kaj K. ne enhavas la literon -j-. Gunnar Gällmo 15:54, 19. Okt 2005 (UTC)

En ĉiuj aliaj lingvoj la artikolo nomiĝas "Ba Jin", do alinomigo al "Bakin" ne ŝajnas al mi opurtuna. Tamen mi alinomigis la artikolon: Ĝis nun ĝis nomiĝis "BA Jin"; tamen BA ja ne estas familia nomo. Tial la nomo estas nun "Ba Jin". -- Robert Weemeyer 00:32, 20. Okt 2005 (UTC)


El Libera Folio: Ŝajnas regi sufiĉe granda konfuzo pri la vera fono de la plumnomo ”Bakin”, eĉ senkonsidere pri la transskriba ĥaoso kiu regis pri ĉinaj nomoj antaŭ la fina adopto de Pinyin. Okcidente regas la aserto ke ĝi estas kombino de _Ba_kunin kaj Kropotkin, sed efektive tion inventis ”La Bando de Kvar” por misfamigi Bakin dum la t.n. Kultura Revolucio. Reale Li Feigan elektis la silabon ”Ba” memore al Baranpo, samlandano de li kiu dronigis sin dum ili ambaŭ studis en Francio, kaj la silabo ”kin” estis ŝerca sugesto de tiu sama Baranpo, kiam al Bakin malfacilis trovi titolon al iu el liaj verkoj. La memmortigo de Baranpo tre impresis al Bakin, kvankam li fakte ne tre proksime konis lin (laŭ Ba Jin: Autumn in Spring and other stories. – Beijing : Panda Books, 1981).

Informkestoj[redakti fonton]

La kritikatan {{Bio}} bonvolu ne simple forigi ne anstataŭiginte ĉion kion ĝi provizas, nome: zorge kaj norme redaktitan enkondukan frazon kaj diversajn enkategoriadojn. Oni ne forigu ŝablono ĉar iu parametreo estas uzata malkonskevence laŭ ties nomo, sed nur konsiderante kiel aspektas la artikolo por leganto (akj eventuale, kiel oportune estas plu redakti ĝin). AL @ 17:23, 9. Jan 2009 (UTC)

Tio estas maloportuneco kaj malavantaĝo de la ŝablono:Informkesto biografio. Interŝanĝante ĉi-ŝablonon malaperos la komenca frazo. Bonvolu permane alskribi tiun komencan frazon. Kerio 18:17, 9. Jan 2009 (UTC)
La ŝablono:Informkesto revenigas nin al la jaro 2004 aŭ 2005, kiam ni estis en vindotukoj kun la informkestaj ŝablonoj (tiam ili nomiĝis alie). Kerio 18:23, 9. Jan 2009 (UTC)
Kerio, via forigo de la komencofrazo kaj admono ke iu alia permane reverku ĝin estas neakceptebla malutila sinteno por pruvi personan vidpunkton. Mi protektis la paĝon kontraŭ redaktoj : nur administantoj rajtos pluredakti ĝin.
Estas via opinio ke {{bio}} estas primitiva dum {{informkesto verkisto}} estas pli evoluigita. tamen ili aspektas preskaŭ same - sed ne tute same - aliloke okazas diskuto kaj penoj por solvi tiun punkton. La celo estas atingi ke informkestoj estonte kunhavu la avantaĝojn de ambaŭ ŝablonoj. Intertempe estas malutile forigi iun ŝablonon malpreferatan de vi kun konsekvenca fuŝado de la artikolo (kion vi faris dufoje hodiaŭ). Bonvolu zorgi redaktante artikolon ke vi ne kaŭzas al ĝi difekton. Se vi ne rimarkis la unuan fojon (kio estas bedaŭrinda ĉar tio signifas ke vi ne atentas pri la sekvoj de viaj redaktoj), estas nepardoneble ke vi faris tion duan fojon post kiam mi restarigis pli ĝustan version. Viajn aliajn redaktojn mi respektis (tajpkorektoj, aldono de {{Informkesto esperantisto}}, kaj {{informkesto verkisto}} mi nur kaŝis ĉar mi opiniis ke ne prave ni montru ĝin sinsekve kun {{bio}} ĉar ambaŭ provizas kvazaŭ la samajn informojn kun malgrandaj diferencoj. AL @ 18:56, 9. Jan 2009 (UTC)
Arno, vi eble mise rigardas. Mi forigis nur kaj sole, mi ripetas - nur kaj sole la ŝablonon. Mi forigis NENIAN komencan frazon. Rigardu en la historion de redaktoj kaj vi ekvidos, kiu forigis ĝin el la paĝo. Kerio 19:03, 9. Jan 2009 (UTC)
Ĉu vi ne jam komprenis ke {{bio}} kreas la unuan frazon (en normigita formo)? Se vi forigas la ŝablonon vi ankaŭ forigas la unuan frazon. Ĉu vi do ne kontrolas kiel aspektas artikolo post kiam vi estis farinta redakton al ĝi ? AL @ 19:07, 9. Jan 2009 (UTC)
Tio ne estas mia problemo. Tio estas problemo de la ŝablono. Kerio 19:11, 9. Jan 2009 (UTC)

Kiu kion forigis[redakti fonton]

Ĉi tie vi povas vidi miajn unuajn kontribuojn en la paĝo kaj ĉion, kion mi aldonis kaj ĉion, kion mi forigis. Kerio 08:37, 10. Jan 2009 (UTC)
Kaj ĉi tie vi povas vidi, kiu forigis la komencan frazon kaj la kategoriojn el la paĝo. Kerio 08:49, 10. Jan 2009 (UTC)
Kopiita el Vikipedio:Diskutejo#Plendo kontraŭ ŝloso de paĝo Ba Jin. Kerio 09:59, 10. Jan 2009 (UTC)

Mi petas Arnon, ke li ĉesu min kulpigi pro la forigo de la komenca frazo, kio ne estas vero. Kiu forigis ĝin, estas videble supre en ligilo al la historio de redaktoj. Kerio 10:46, 10. Jan 2009 (UTC)