Diskuto:Baalbek

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne sencas samtempe skribi "En 1998 Baalbek havis 82 608 loĝantojn, plej granda parte de ŝijaistoj, sekvitaj de sunaistoj kaj kristanoj" kaj meti ĝin en kategorion de "malaperintaj urboj". La moderna urbo ne malaperis post 1998: simple necesas decidi, ĉu tiu teksto nur temas pri la nun arkeologia loko, kiu antikve estis urbo, aŭ ĉu ankaŭ temu pri la nuna libana urbo, kiu en 1998 "havis 82 608 loĝantojn" - almenaŭ la franca, hispana, angla kaj germana artikoloj, por citi iujn el la pli grandaj lingvobranĉoj de vikipedio, decidis pri la dua ebleco, tial tiu alternativo probable pli sencas. ThomasPusch (diskuto) 10:43, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]