Diskuto:Baltrum

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iuj referencoj estas metataj sen atento ĉu ili sencas. Ekzemple post la frazo "Tamen la nombroj [de la insulaj domoj] ne ŝanĝiĝas se konstruaĵo estas anstataŭigita per pli nova konstruo"<ref> Inselschule Baltrum – Schulhof hinterm Deich (PDF; 282 kB), abgerufen am 12. August 2012.</ref> (tute interesa informo) indikiĝas ekzistanta referenco, kiu germanlingve klarigas pri la loka lernejeto (alia tute interesa informo), sed la referenco tute ne rilatas al la frazo. Indus rekontroli tiun kaj prefere ankaŭ la aliajn referencojn (kaj krome skribi ilin en Esperanto, do ne "abgerufen am 12. August 2012", sed "vidita la 26-an de julio 2016"). Referencoj bonvenas, se ili konfirmas ĝustecon de la teksto, sed ne sencas se ili estas blinde enĵetataj.{{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 12:49, 26 jul. 2016 (UTC)[Respondi]