Diskuto:Benzinejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Benzinstacio)

Mi dirus ke en Esperanto la vorto Benzinejo pli kutimas kaj pli "esperantas" kompare al benzinstacio, kaj estus bone nomi ĝin kiel unuan variaĵon de la teksto, kaj havi la artikolon sub tiu titolo. Se oni malmulte parolas Esperanton kaj ĉefe mense tradukas al Esperanto el naciaj lingvoj, tiam la vorto benzinstacio aŭ benzino-stacio povus ŝajni pli simpla, sed tion kompreneble nur kaŭzas la fakto ke aliaj lingvoj ne havas iun sufikson kiel -ej- kaj vole-nevole devas elturniĝi per kunmetita vorto. Esperanto havas la sufikson kaj ĝi tre utilas por havi koncizajn, trafajn kaj tre kutimajn vortojn. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 12 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]