Diskuto:Berengaro de Tours

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unua frazo malfacile kompreneblas[redakti fonton]

La unua frazo jam enkondukas la kernan temon de la religia viva batalo de Berengaro. Estus eble preferinda komence diri ion pri Berengaro kaj poste fini la unuan frazon antaŭ ol iri en la kernon de lia vivlonga temo. Aldone, la aktuala frazo estas miaopinie tro longa kaj tro komplika. Ĝi entenas duoblan neadon kaj eble kaŭzos miskomprenon pri la opinio de Berengaro. Laste mi eble rajtas mencii, ke la du verboj "koncilii" kaj "verifiki" en Esperanto ne ekzistas. La duan mi kiel okcidenteŭropano kaj sciulo de la latina lingvo komprenis (ĝi signifas pruvi), la unuan fakte ne eĉ post iom da pripensado. Pro tio ĉio mi proponas mallongigi, korekti kaj komprenigi la frazon, se neniu kontraŭargumentas. Ulriko --2003:CE:7F22:BAF9:CD95:50DC:E73:514D 2003:CE:7F22:BAF9:CD95:50DC:E73:514D 12:23, 5 jan. 2022 (UTC)[Respondi]