Diskuto:Bildliteraturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu bildliteraturo estas hibrido? Laŭ multaj niveloj, ĝi ŝajnas al mi ne. Unue, ekzistas numeroj de Calvin and Hobbes kaj Farside kiuj ne enhavas vortojn aŭ literojn. Do kie estas la literaturo "parto"? Ĉu eblas ke bildliteraturo estas kaj la pli natura kaj la pli malnova formo, kaj "pura literaturo" evoluis el tio (ne ke bildliteraturo kreiĝis poste de kunmiksaĵo de jam ekzistanta literaturo kaj arto)? Ekzemple, kavpentraĵoj, ilustritaj biblioj, pentritaj rulaĵoj de antikvaj kaj mezepokaj reĝoj kiuj rakontas batalojn aŭ reĝiĝ-ceremoniojn per desegnaĵoj de la partoprenantoj, netrejnita popul-arto en usono kiu kunmetas vortojn en skultptaĵojn kaj pentraĵojn, ktp. La vorto "bildliteraturo" estas tre bona nomo, sed mi opinias ke oni ne rigardu ĝin kiel hibrido (kiu al mi sugestas derivaĵon). Miaopinie, oni difinu ĝin nur kiel vida maniero por esprimi rakonton. Kaj tio ne postulas ke ekzistas literojn. --Jacob SCHWARTZ

Bone, ĉu vi volas ŝanĝi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

--Bab