Diskuto:Blanka Sinagogo en Sejny

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Wierzbowski: Atentu ke la hebrea termino Bima, la katedro por legado de la torao en sinagogo, neniel povas simple esti tradukata al "esperanta" vorto bimo kaj ligata al tiu artikolo: la artikolo bimo koncernas ion tute alian! ThomasPusch (diskuto) 17:17, 19 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus hazarde trovis la paĝon nur pro tio, ke mi ĵus faris novan tekston toraujo kaj vidis ke tiu ĉi teksto jam havis antaŭe ruĝan, nun bluan ligilon, atendante artikolon toraujo - do jen. Artikolo pri la hebrea termino Bima daŭre mankas, kaj mi dubas ke eblus pruvi per konvinkaj eksteraj esperantlingvaj referencoj ke iu esperanta vorto "bimo" vere ekzistas. Mi preskaŭ certas ke la unuaj judaj esperantistoj el la generacio de LLZ en Bialistoko simple uzintus la vorton "katedro", kaj estas saĝe ne inventi multajn diversajn nomojn por samaj objektoj... Tamen artikolo pri la specife sinagoga uzo de la objekto kompreneble bonvenus. Mazltov, ThomasPusch (diskuto) 17:24, 19 nov. 2023 (UTC)[Respondi]