Diskuto:Blera

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas miskompreno ke la katolikaj papoj kiel Bonifaco la 9-a en Esperanto nomiĝus Bonifacio IX, Paŭlo la 2-a Paolo II ktp. En Esperanto la papoj havas antaŭnomon esperantan, oni ankoraŭ povus diskuti ĉu inter krampoj aldoni antaŭnomon en la latina, do Bonifatius kaj Paulus, sed certe ili en Esperanto ne nomiĝas en la itala formo. Kaj nomi la nombron 9 en Esperanto per romia cifero IX aspektas aparte strange, ĉar en Esperano ekzistas neniu litero "ikso". Kompreneble en la itala oni povas nomi ĉiun papon itale, en la hispana hispane, portugala portugale, franca france, germana germane, pola pole, kroata kroate - por nomi iujn eŭropajn lingvojn kiujn parolas signifa nombro de katolikoj, sed Esperanto tute ne estas la itala. ThomasPusch (diskuto) 15:53, 3 jan. 2024 (UTC)[Respondi]