Diskuto:Brazila Beletristika Akademio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Beletra anstataŭ Beletristika[redakti fonton]

Laŭ mi pli taŭgus "Brazila Beletra Akademio". Vorto "beletristika", elvokas studon, esploradon pri literaturo, kion oni faras, ekzemple, en Departementoj pri Literaturo en Universtitatoj (tio evidente ne signifas, ke en ABL oni ne faras tiajn studojn, sed mi pensas, ke ne ĉiuj akademianoj tion faras, kaj tio ne estas la ĉefa celo de ABL).

"Beletrista Akademio" estus alia eblo, sed se oni konsideras, ke ordinare oni parolas ne pri "Sciencista Akademio", sed pri "Scienca Akademio", la plej konsekvenca formo estas "Beletra Akademio".

Ivanĉjo, 15 Aŭg 2022, 19h33 UTC. 2804:D55:F32:F800:2090:628E:A760:1F6C 19:33, 15 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]