Diskuto:Brianco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi en neniu e-lingva vortaro trovas la formon "Briancujo". Se ĝi ekzistus, ĝi estus ujo por etno nomata "briancoj", sed ankaŭ tian etnon mi trovas nenie, nek en iu vortaro aŭ iu enciklopedio. Klare la regiono unuavice nomatas "[[itale] Brianza kaj lombarde Briansa", kiel ĝuste indikas la unua frazo de la artikolo. Laŭ tio nur eblas la formo "Brianco" por la regiono, kaj "briancanoj" por ties loĝantoj. Loka dialekto aŭ dialektaro tamen povas nomiĝi "brianca dialekt(ar)o" - kompreneble dialektaro rajtas havi sian nomon laŭ regiononomo, ne nepre devas esti loĝantaro. ThomasPusch (diskuto) 14:59, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]