Diskuto:Budhismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Origina Fonto: TANI Hiroyuki de UnuMondo


42 ĉapitroj--budhisma sutro

Ĉu vi intencas skribi pri Bodhi darma? Mi ne scias lin, sed telegendo priparolas lin... --Nicolas STAMPF

Laŭ mia memoro, ni havas la tekston pri Budhismo de Unumondo. Libere skribu pri Bodhi darma. --Chuck SMITH

La kutima transkribo de lia sanskrita nomo estas Bodhidharma: verŝajne ekzistas ankaŭ ĉinan formon.

Mi forigis la ligilon al sutro, ĉar ĝi ne estas enciklopedia artikolo. --Chuck SMITH

"Kategorio: profetoj" estis aldonita de vikipediisto kiu, post kontrolo, montriĝis esti bahaano. Do por eviti miskomprenojn: la aserto ke la Budho estis profeto troveblas en la bahaismo, sed ne en la budhismo mem, en kiu la koncepto "profeto" tutsimple ne ekzistas. Mi do ree forigis ĝin. Kion religio A asertas pri religio B, dum religio B mem ne akceptas tion, tio povas esti enmetita en artikolo pri religio A, sed ne en artikolo pri religio B - almenaŭ ne sen klarigoj; tiel same pri la bahaa aserto ke la Budho estas profeto de Dio (li fakte estis ateisto) kiel pri la hindua aserto ke li estis avataro de Viŝnuo. Gunnar Gällmo 19:16, 16. Dec 2005 (UTC)